Vindornyaszőlős
Vindornyaszőlős [vindornjasOlOŝ] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely. Szőlő kaŝiĝanta en la loknomo signifas: vinbero.
Vindornyaszőlős | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8355 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 321 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 54′ N, 17° 9′ O (mapo)46.8982717.15386Koordinatoj: 46° 54′ N, 17° 9′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 10,55 km² (1 055 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Areo: 11 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.8983/17.1541
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 8355
- Telefonprefikso: 83
SituoRedakti
Vindornyaszőlős situas sur ebenaĵo kun rande deklivoj, laŭ flankovojoj. Zalaszentgrót troviĝas 9, Hévíz 15, Keszthely 19, Tapolca 26, Zalaegerszeg 30 km-ojn.
HistorioRedakti
La unua mencio devenis el 1274. Ekde 1564 la turkoj ofte atakis la vilaĝon, fine en 1696 senhomiĝis. Post la 1-a mondmilito oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el bienego de Festetics [feŝtetiĉ]. Vilaĝservo estas migra poŝto.
VidindaĵojRedakti
- romkatolika Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Vindornyaszőlős) de 1336, en la 18-a jarcento barokigita
- nobeldomo de Festetics
- monumento pri falintoj