Vindotuko

(Alidirektita el Vindtuko)

Vindotuko, vindaĵo, kalsonvindaĵovindo estas subvesto kun bonaj likvaĵosorbaj ecoj ĉefe por beboj, sed ankaŭ por malsanuloj kiuj ne povas regi siajn urinadon kaj/aŭ fekadon.

Unufoja vindotuko.

Specoj redakti

Teksaĵaj vindoj redakti

 
Oranĝkolora lavebla porbeba vindotuko.
 
Teksaĵa vindotuko (plurfoje uzebla, ĉar lavebla).

Teksaĵaj vindoj estas elfaritaj el teksaĵo - kotono, bambuolino. Ili estas laveblaj kaj refoje uzeblaj.

Unufojaj vindoj redakti

 
sorbigega materialo ensorbas fluidaĵon en kvarobla kvanto de la propra volumeno.

Unufojaj vindoj estas elfarataj el plastaj materialoj kaj estas uzeblaj nur unu fojon.

Specoj laŭ uzantoj redakti

Bebaj vindoj redakti

 
Fendokalzonoj estas senvinda metodo por etinfano, ofte uzata en Ĉinujo.

Beboj ne tute regas siajn urinadon kaj fekadon inter la aĝo de 1,5 ĝis kvar jaroj. En iuj kulturoj ili pro tio ĝis tiam portas vindotukojn en diversaj grandoj. Oni ŝanĝas la vindotukojn proksimume ĉiujn kvar horojn.

Origine, oni uzadis laveblajn ŝtofajn vindotukojn. Pli poste aperis la modernaj vindotukoj kun internaj remburaĵoj, kiuj pli bone sorbas la humidecon. Ĉar tiuj modernaj vindotukoj estas farataj parte el nenaturaj materialoj kaj estas nur unufoje uzeblaj, forĵeteblaj, ili multe poluas la medion. Tial nuntempe pli kaj pli disvastiĝas denove la uzo de laveblaj vindotukoj.

Plenkreskulaj vindoj redakti

Plenkreskuloj uzas specialajn vindotukojn, se ili havas urin-retenan aŭ fek-retenan problemon aŭ vivas en ekstremaj cirkonstancoj. Ekzemple Richard Branson uzis vindotukojn dum tritaga ĉirkaŭmonda flugado en 2005 per GlobalFlyer.

Bestaj vindoj redakti

Specialajn vindojn uzas iuj bestoj, ekzemple hundoj por ne malpurigi herbotapiŝon.