Viničky situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Viničky (viniĉki), hungare Szőlőske (sOlOŝke) estas malgranda vinvilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La historia slovaka nomo estis Seleška.

Situo redakti

Viničky situas laŭ dekstra bordo de Bodrog (kontraŭe troviĝas Streda nad Bodrogom, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉop-Slovenské Nové Mesto. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono de Tokaj. Kráľovský Chlmec troviĝas 22 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1273 en formo "Zeuleus". En 1910 loĝis en Szőlőske 395 da homoj, (385 hungaroj, po 4 slovakoj kaj rumanoj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Szőlőske apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Szőlőske rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Viničky 522 da homoj, (327 hungaroj, 191 slovakoj, 2 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la tiutempa Szőlőske naskiĝis hungara hidrologo Béla Gonda.