Vinico
urbo en Ukrainio
Vinico (ukraine Вінниця, Vinnicja) estas urbo en mez-okcidenta Ukrainio, en regiono Podolio. Ĝi estas administra centro de Vinica provinco kaj havas 372 432 loĝantojn (stato de 2015). La urbo situas borde de la rivero Suda Bug.

panoramo de multaj socialismaj slabokonstruaĵoj je majo 2013
Vinico | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 21001–21499 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 369 739 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 3 266 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 14′ N, 28° 28′ O (mapo)49.23722222222228.467222222222Koordinatoj: 49° 14′ N, 28° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 248 m [+] | ||
Areo | 113,2 km² (11 320 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
HistorioRedakti
La urbo evoluis ĉirkaŭ fortikaĵo, kiun la litova grandduko Algirdas konstruigis en 1363. La komunumon ofte prirabis la tataroj; pli poste ĝi apartenis al Pollando kaj en 1793 al Rusio. En 1795 ĝi akiris urborajton, sed la urba evoluo ekis nur post establo de la kieva–odesa fervojo, ekde 1870. La urbo nun estas centro de la agrikultura provinco, ties industrio produktas sterkon, manĝaĵojn, elektronikajn partojn, maŝinojn, vestojn.
Lokigo de la ĉefaj kvartiroj de Hitlero dum la Dua Mondmilito, unu el ili en Vinico (nomata: "Wehrwolf"), tamen la plej fama estis en: Lupa remparo (germane: Wolfsschanze; pole: Wilczy Szaniec apud urbo Kętrzyn)
En la 15-a de julio 2022 la rusia faŝisma terorarmeo atakis bombade la urbon.[1]
GefilojRedakti
- Isaako Joel Lineckij, verkisto kaj tradukisto
Vidu ankaŭRedakti
- Vinica, Slovakio
- Victoria Koblenko kiu naskiĝis en Vinico.
- Vinnicja (stacidomo)
- Internacia flughaveno Vinnicja
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vinico – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Eksteraj ligilojRedakti
- oficiala paĝo de la urbo Arkivigite je 2022-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
Nuntempe en la urbo situas la plej granda baptista kirko de Ukrainio. |
la en stilo de konstruktivismo kreita universitata esplora biblioteko
- ↑ "Russische Rakete tötet Vierjährige mit Downsyndrom". Ĉe: tagesspiegel.de, 15.7.2022