Vinilkosmo

Esperanta muzika eldonejo

Vinilkosmo estas eldonejo kaj disvendejo de Esperanto-muziko, prizorgata de Floréal Martorell. Ĝi situas en Donneville, apud Tuluzo en Francio. En la plurlingva retejo de Vinilkosmo eblas rekte mendi ties eldonaĵojn kaj aliajn vendatajn kompakt-diskojn kaj kasedojn.

La oficejo de Vinilkosmo.
La studio de Vinilkosmo.

La unuaj eldonaĵoj de Vinilkosmo aperis en 1990 (kompilo de Amplifiki kaj La Rozmariaj Beboj) kaj 1995. Intertempe eldoniĝis pli ol 30 muzikalbumoj.

En la nokto inter la 18-a kaj 19-a de septembro 2011 estis fajrego en la ejoj de Vinilkosmo, kio ĝin grave damaĝis.[1]

Vinilkosmo eldonis ankaŭ Rok'Gazet.

Vinilkosmo abonklubo redakti

Ekde 2007 la diskeldonejo eksuferis pro la “diskokrizo”. Estis drasta disfalo de la vendoj. Vinilkosmo adaptiĝas al la evoluo proponante solvojn por daŭrigi produktadon de esperanto-muziko. Tial en junio 2009, la retejo vinilkosmo-mp3.com kreiĝis por vendi virtulajn albumojn.

Sed la vendado de virtuala albumo tute ne estas komparebla kun la antaŭa vendado de KDoj. La nuntempa epoko lasas la paŝon al la elsendfluo (streaming) por aŭskulti muzikon. Helpe de partnero 1D touch, ili havis eblecon lanĉi novan koncepton: la Vinilkosman Abonklubon. Temas pri klubo por aboni Esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj. 1D touch (1D tuŝ) estas elsendflua platformo dediĉita al la sendependa kulturkreado.

Tiu ĉi netipa kaj justa elsendfluejo strebas reinventi novajn kundividajn regulojn de la valoro en la bita erao por la subteno de la artistoj kaj sendependaj produktistoj. La kutima elsendfluo pagas la artistojn malmultege. Kompareble 1D touch pagas 40-oble pli la artistojn ol Spotify kaj Deezer.[2]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti