Vinohradiv
Vinohradiv (ukraine Виноградів (vinohradjiv), ruse Виноградов (vinogradov), hungare Nagyszőlős, (nadjsOlOŝ), rumane Seleuşu Mare, rutene Сивлюш (Sevljuŝ)) estas urbo en okcidenta Ukrainio, en Transkarpata provinco, en la distrikto Vinohradiv, kies distriktejo estas. La nomo en ĉiuj lingvoj signifas vinberejo.
Vinohradiv | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90300 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 25 403 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 792 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 8′ N, 23° 2′ O (mapo)48.13972222222223.033055555556Koordinatoj: 48° 8′ N, 23° 2′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 134 m [+] | ||
Areo | 32,09 km² (3 209 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Vinohradiv situas sur ebenaĵo, okcidente de monto, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉop-Ĥust. Berehove troviĝas 35 km-ojn.
HistorioRedakti
En 895 hungaraj triboj okupis la Karpatan bazenon kaj setlis. La unua mencio devenis pri la loko el 1262. Ŝajnas, tie loĝis vinkulturistoj por la reĝo. La komunumo dum la historio apartenis al Ugocsa, en 1262 la loko ricevis reĝajn privilegiojn, en 1329 ĝi iĝis departementejo kune kun komercaj kaj industriaj rajtoj. Princo de Transilvanio Johano Kemény (kemEnj) en batalo malvenkis kaj mortis en 1662 de la turkoj, kiun apogis aspiranto Abafi. La tataroj en 1717 faris ruina la regionon.
En 1910 loĝis 7811 da urbanoj, el tio 5943 da hungaroj, 1266 da rutenoj kaj 540 da germanoj. Inter 1920-1938 la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, poste ĝis 1944 denove hungariĝis. La Ruĝa Armeo okupis la urbon en 1944 kaj ili tuj forpelis 5000 da hungaroj por trudlaboro, plejparte ili mortis. En 2004 vivis 24 275 da homoj, 3400 da hungaroj (15%).
VidindaĵojRedakti
- sur groto-teraso de monto staras ruinaĵoj de bastiono Ugocsa konstruita en la 13-a jarcento. Sude de la ruinaĵo staras kapelo el la 14-a jarcento
- baroka kastelo de Perényi (perEnji)
- baroka preĝejo kaj abatejo el 1744
- romkatolika romanika preĝejo omaĝe al Dipatrino el la 13-a jarcento, baldaŭe ĝi gotikiĝis, en 1593 rekonstruiĝis, dum la socialismo ĝi ne uziĝis
- kalvinana klasikisma preĝejo el 1828
- skulptaĵo pri Zsigmond Perényi
FamulojRedakti
En la tiama Nagyszőlős naskiĝis:
- hungaraj kuracistoj József Csorba kaj Pál Gegesi Kiss
- hungara kemiisto-agronomo Ernő Obermayer
- hungara kanoniko Imre Perényi (kanoniko)
- hungara ministro István Szurdi.
En la tiama Nagyszőlős naskiĝis:
- hungara instruisto Samu Czabán.
En la tiama Veľká Sevľuš (Ĉeĥoslovakio) mortis:
En la tiama Vinogradov mortis:
ĜemelkomunumoRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.karpataljaturizmus.net/melleklet120.html[rompita ligilo]
- http://www.karpataljaturizmus.net/muemlek-var25.html Arkivigite je 2007-08-18 per la retarkivo Wayback Machine