Vintero (Valadolido)
Vintero, en hispana Tierra del Vino (Tero de Vino), estas unu el ok komarkoj de la provinco Valadolido, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ne estas klara komarka divido firmigita je oficiala nivelo. Tamen, ja estas historiaj komarkoj pli malpli enradikigitaj kiuj enhavas municipojn, submunicipojn kaj loĝejajn areojn kiuj unuiĝas por la administrado de komunaj servoj kiel tiu de rubokolektado, purigado kaj sanservoj. La komarko Vintero estas limigita norde per la komarko Montoj Torozos, kaj laŭhorloĝe kun la Campiña del Pisuerga (nur je unu municipo), la komarkoj Tierra de Pinares kaj Tierra de Medina, kaj la provinco Salamanko kaj la provinco Zamoro (okcidente).
Municipoj
redaktiLa komarko konsistas el 22 municipoj, nome la jenaj:
- Alaejos
- Bercero
- Castrejón de Trabancos
- Castronuño
- Fresno el Viejo
- La Seca
- Matapozuelos
- Matilla de los Caños
- Nava del Rey
- Pedrosa del Rey
- Pollos
- Pozaldez
- Rueda
- San Miguel del Pino
- San Román de Hornija
- Serrada
- Siete Iglesias de Trabancos
- Tordesillas
- Torrecilla de la Abadesa
- Torrecilla de la Orden
- Villafranca de Duero
- Villalar de los Comuneros