Vintra Palaco (ruse Зимний дворец) en Sankt-Peterburgo estas unu el la plej vaste konataj arkitekturaj vidindaĵoj de la urbo. Nun ĝi estas unu el sep konstruaĵoj de la Ŝtata Ermitejo, la plej vizitata muzeo en Sankt-Peterburgo.

Vintra Palaco vide de la Palaca placo. 2014
Vintra Palaco
palaco • muzea konstruaĵo • kastelo
Bazaj datoj
Konstrustilo Elizabeta baroka arkitekturo vd
Arkitekto Francesco Bartolomeo Rastrelli vd
Estiĝo 1754
Lando RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Dvortsovy Municipal Okrug
Situo
Geografia situo 59° 56′ 25″ N, 30° 18′ 50″ O (mapo)59.94027777777830.313888888889Koordinatoj: 59° 56′ 25″ N, 30° 18′ 50″ O (mapo)
Vintra Palaco (Sankt-Peterburgo)
Vintra Palaco (Sankt-Peterburgo)
DEC
Vintra Palaco
Vintra Palaco
Situo de Vintra Palaco
Map
Vintra Palaco
Parto de Ermitejo vd
Retejo http://www.hermitagemuseum.org/wps/portal/hermitage
vdr

Kreaĵo de la italdevena arkitekto Bartolomeo Francesco Rastrelli, la Vintra Palaco estis konstruata en la jaroj 1754-1762 kaj iĝis eminenta ekzemplo de rusa baroko. Estas pli ol mil ĉambroj en la palaco.

Ekde la finkonstruo ĝis 1917 la palaco estis rezidejo de rusiaj imperiestroj. De julio ĝis novembro 1917 ĝi estis sidejo de la Portempa Registaro. En 1918 la konstruaĵo parte (kaj ekde 1922 plene) estis transdonita al la muzearo Ŝtata Ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

 
La palaco vide de la Palaca ponto trans Neva. 2016