Virgeco de Maria

doktrino, ke Maria la patrino de Jesuo gravediĝis sen homa patro

Virgeco de Maria (aŭ virga nasko) esprimas kristanan kredoveron kies radikoj nestiĝas en la Evangelio laŭ Mateo (1,18-25) kaj Evangelio laŭ Luko (1,26-28) laŭ kiuj Maria koncipis Jesuon sen seksa rilato, sed per supernatura maniero, nome, por uzi la precizajn skribajn vortojn, iniciate de la Sankta Spirito.

Foje tiun koncepton “Virgeco de Maria” facile oni identigas kun tiu de Senmakula Koncipiĝo kiu rilatas la naskiĝon, en kiu Maria per Dia privilegio ne kuntrenis en si mem la emon al la malbono distancigantan el Dio kiel, male, okazas en ĉiuj homoj (laŭdogme dirite, ŝi estis “libergita el la origina peko)”.

Tiu evangelia epizodo , nome la “virgeca koncipo de Maria”, estis konsiderita kredvero, nome dogmo, ĉe ĉiuj kristanaj konfesioj.

Koncernaj bibliaj tekstoj el la esperanta Biblio. Mateo 1, 24-25: “24 Kaj Jozefo, leviĝinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon; 25 kaj li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.”

Luko 1, 34-35: “34 Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron? 35 Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio.”

La tekstoj eksplicite diras ke la koncipo kaj gravediĝo okazis per mirakla vojo, sen ke Jozefo kaj Maria "sin ekkonis" [1]aŭ "sekse rilatis", laŭ ŝemida dirmaniero. [2]

Surbaze de tiuj pasaĵoj kaj de kelkaj argumentadoj de diversaj Patroj de la Eklezio, la episkopoj kuniĝintaj en la Dua Koncilio de Konstantinopolo (553) dogmis la komunan kredon de la fidelularo, nome la Ĉiama virgeco de Maria, kiu implicas la perfektan virgecon de Maria. La Koncilio, do, asertas du aferojn: la miraklan koncipo de Maria kaj ŝia ĉiama virgeco: laŭ tiu lasta stato, tiuj kiujn la Evangelio laŭ Marko nomasfratoj de Jesuo estas nur duonfratoj (filoj de Jozefo kun forpasinta unua edzino) aŭ kuzoj, kio korespondas kun la tiam literatura lingvaĵo. [3]

En la Malnova Testamento, Jesaja antaŭanoncis filon de virgulino per dia interveno, kaj ke tiu filo estas Dio mem (ent entenata e tiu “Emauelo signifanta “Dio inter ni”: (7, 19-14) 10 Kaj plue diris la Eternulo: Diru al Aĥaz jene: 11 Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, ĉu profunde malsupre, ĉu alte supre”. 12 Sed Aĥaz diris: “Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon”. 13 Kaj li diris: “Aŭskultu, domo de David: ĉu ne sufiĉas al vi ĉagreni homojn, ke vi ĉagrenas eĉ mian Dion? 14 Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel.

En aliaj tekstoj (9, 1-6; 11, 1-9) Jesaja precizigas la karakterizojn de tiu filo: “Jesaja 9, 6-7: "6 Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; 7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros."

(11, 1-9-: “1 Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. 2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, spirito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo. 3 [Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo;] kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; 4 sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon. 5 Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj. 6 Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. 7 Kaj bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. 8 Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro. 9 Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.”

Precizigoj redakti

Foje la interpreto pri Jesaja 7, 14 (‘’’virgulino’’’ gravediĝis) en la masora teksto t(עלמה - almah) emas rimarkigi ke se estas aludata la patrino de la Mesio, ne estas tamen indikata ĉu temas pri virino virga aŭ jam edziniĝinta.

Tamen oni observas ke, krom la konstanta tradicio de la eklezio, jam la tradukistoj de la Septuaginto uzis la grekan παρθενος (parthenos = virgulino). Ke tiu estis la vidpunkto de la evangeliisto Mateo(jaroj de redakto de la teksto 60-70), oni deduktas ankaŭ el la fakto ke tiu Septuaginto, dirita ankaŭ la biblio de la grekoj kaj uzita de la unuaj kristanoj, estis la biblia versio el kiu citis diversaj aŭtoroj de la Nova Testamento.

Ankaŭ Korano proklamas la virgeca nasko de Maria en la suraoj 3 kaj 19.

Foje spertuloj rimarkigas ke diversaj rakontoj aludantaj al la virgaj koncipo kaj nasko de Maria patrino de Jesuo similas al tiuj de aliaj nekristanaj religioj kaj mitologioj. Sed pribibliaj esploristoj kaj historiistoj kaj teologoj respondas, ke ĉi-foje demonstreblas ke aspiro de la homaro fariĝis realo.

Notoj redakti

  1. Eŭfemisma esprimo por jam trovebla en Genezo 4,kie estas dirate ke Adamo sekse rilatis kun Eva.
  2. Laŭ la lego de Moseo deviganta tiuepoke, Jozefo rajtis repudii sian "malfidelan" edzinon, kiu estos mortokondamnita per ŝtoniĝo, ĉar gravediĝinta antaŭ ol ili ekkunvivis, afero kiu nenion povis indiki ol adulton. Kiel li tion ne faris?.
  3. Roberto Coggi. Trattato di mariologia, 2004.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti