Virgin Records estas diskeldonejo posedata de Universal Music Group. Ĝi estis origine fondita kiel brita sendependa diskeldonejo en 1972 fare de entreprenistoj Richard Branson, Simon Draper, Nik Powell, kaj muzikisto Tom Newman. Ĝi kreskiĝis ĝis iĝi tutmonda sukceso post iom da tempo, kun la sukceso de platenaj artistoj kiel Paula Abdul, Janet Jackson, Devo, Tangerine Dream, Genesis, Phil Collins, OMD, the Human League, Culture Club, Simple Minds, Lenny Kravitz, Sex Pistols, kaj Mike Oldfield inter aliaj, kio signifis, ke en la tempo en kiu ĝi estis vendita, ĝi estis rigardita kiel grava diskeldonejo, kun aliaj grandaj internaciaj sendependaj firmaoj kiel A&M Records kaj Island Records.[1]

Virgin Records
diskeldonejonegoco • entrepreno • Wikipedia article covering multiple topics vd
Dum 1972 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Richard Branson • Nik Powell • Tom Newman vd
Sidejo Los-Anĝeleso
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Posedata de Virgin Music vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Virgin Records estis vendita al Thorn EMI en 1992. EMI estis siavice ekhavita de Universal Music Group (UMG) en 2012 kaj UMG kreis la divizion Virgin EMI Records.[2] La nomo Virgin Records plue estas uzata de UMG en kelkaj merkatoj kiel Germanio kaj Japanio.[3][4][5][6][7]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti