Virginia Bolten

argentina anarkiisto

Virginia BOLTEN (naskiĝis en 1870 en San Luis aŭ en San Juan en Argentina, mortis en 1960) estis argentina anarkiisto de germana deveno.

Virginia Bolten
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1876 (1876-11-30)
en San Luis
Morto 30-an de novembro 1959 (1959-11-30) (83-jaraĝa)
en Montevideo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • sindikatisto • redaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis elstara oratoro,[1][2] kaj origine loĝis en Argentino, antaŭ ŝi estis ekziligita en Urugvajon en 1902.

Virginia Bolten paŝis sian infanaĝon en la Provinco San Juan. Post atingi plenkreskulecon ŝi laboris kiel ŝufaristo kaj laboristo de sukerfabriko. Dum ŝi laboris kiel ŝufaristo ŝi renkontiĝis kun Juan Márquez, organizanto de sindikato de ŝufaristoj, kun kiu ŝi poste edziniĝis.[3] Gravan rolon en ŝia eniro al la anarkiismaj etosoj ludis ŝia konatiĝo kun Pietro Gori.[4] Post jaroj de aktiveco en feminisma, anarkiisma, kaj laborisma movadoj, ŝi estis ekzilita al Urugvajo laŭ la Leĝo de Rezidado en 1902.[1]

Ŝi estis respondeca pri la gazetoj La Voz de la Mujer (La Voĉo de la Virino) de 1896 ĝis 1897, la unua feminisma kaj revolucia ĵurnalo en la laborista klaso[5], la unua anaraka-feminisma eldonaĵo en la mondo[6]. La blazono de la gazeto estis : "Ni dios, ni patron, ni marido" ("Nek dio, nek estro, nek edzo") kaj sekve La Nueva Senda (nova vojo) el 1909 al 1910.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Molyneux, Maxine. (2003) Movimientos de mujeres en América Latina: estudio teórico comparado, Jaqueline Cruz (trans.) (hispane), Universitat de València, p. 42. ISBN 978-84-376-2086-2.
  2. Moya, José. (2002) “Italians in Buenos Aires's Anarchist Movement: Gender Ideology and Women's Participation, 1890-1910”, Donna R. Gabaccia, Franca Iacovetta: Women, gender and transnational lives: Italian workers of the world. U of Toronto P, p. 195, 205. ISBN 978-0-8020-8462-0.
  3. Biography of Virginia Bolten. Alirita 2a de Februaro 2010.
  4. Carlson, Marifran. (1988) Feminismo!: the woman's movement in Argentina from its beginnings to Eva Perón. Academy Chicago Publishers, p. 127. ISBN 978-0-89733-152-4.
  5. Joël Delhom, La voix solitaire de la femme anarchiste argentine à la fin du XIXe siècle, colloque international Les représentations des relations amoureuses et des sexualités dans les Amériques, HCTI, Université de Bretagne-Sud, avril 2011, texte intégral
  6. Libcom, No God, no boss, no husband : The world’s first anarcha-feminist group, texte intégral en anglais [archive], Ni dieu, ni maître, ni mari : La Voz de la Mujer - Argentine 1896-97, texte intégral en français [archive], 3 janvier 2012. ↑