Virginia Woolf

angla verkistino

Virginia WOOLF [verĝinja ŭulf] (naskiĝis la 25-an de januaro 1882, mortis la 28-an de marto 1941) estis angla modernista verkistino kaj feministino.

Virginia Woolf
Persona informo
Virginia Woolf
Naskonomo Adeline Virginia Stephen
Naskiĝo 25-an de januaro 1882 (1882-01-25)
en Londono
Morto 28-an de marto 1941 (1941-03-28) (59-jaraĝa)
en Lewes,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Monk's House vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Monk's House vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater King's College vd
Subskribo Virginia Woolf
Memorigilo Virginia Woolf
Familio
Patro Leslie Stephen vd
Patrino Julia Stephen vd
Gefratoj Vanessa Bell • Thoby Stephen • Adrian Stephen • George Herbert Duckworth • Stella Duckworth • Gerald Duckworth • Laura Stephen vd
Edz(in)o Leonard Woolf vd
Amkunulo Vita Sackville-West vd
Profesio
Okupo romanisto • eseisto • aŭtobiografo • novelisto • taglibristo • literaturkritikisto • eldonisto • verkisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • aŭtoro vd
Laborkampo eseo vd
Aktiva dum 1904–1941 vd
Verkado
Verkoj Al la Lumturo ❦
S-ino Dalloway ❦
Orlando: Biografio ❦
Onia Propra Ĉambro ❦
La Ondoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi naskiĝis en Londono. Ŝia origina nomo estis Adeline Virginia Stephen; la nomon Woolf ŝi uzis ekde sia edziniĝo al Leonard Woolf en la jaro 1912.

Virginia ne vizitis lernejon, sed estis instruata en sia intelektula hejmo. Post la morto de sia patrino (en la jaro 1895) ŝi suferis unuan nervokolapson, duan fojon ŝi malsaniĝis en 1904, post la morto de sia patro. Ekde 1905 ŝi verkis artikolojn kaj recenzojn por diversaj ĵurnaloj; sian unuan romanon ŝi publikigis en 1915. Ŝi estis grava reprezentantino de la Grupo Bloomsbury, t.e. renoma rondo de verkistoj, artistoj kaj sciencistoj.

Daŭre atakata de nervomalsanoj Virginia Woolf finis sian vivon per suicido.

Listo de verkoj redakti

  • The Voyage Out (romano, 1915)
  • Night and Day (romano, 1919)
  • Jacob's Room (romano, 1922)
  • Mrs Dalloway (romano, 1925)
  • To the Lighthouse (romano, 1927)
  • Orlando (romano, 1928)
  • A Room of One's Own (eseo, 1929)
  • The Waves (romano, 1931)
  • The Years (romano, 1937)
  • Three Guineas (eseo, 1938)
  • Between the Acts (romanfragmento, eld. 1941)

Eksteraj ligiloj redakti