Virgulinjo Saltada

pentraĵo de Johann Wolfgang Richter

Virgulinjo Saltada (ĉeĥe Panenka Skákavá) estas popoliĝinta diraĵo esprimanta miregon. Ĝi devenas el la miskomprenita nomo de bildo de Virgulino Maria skoka.

Bildo de Virgulino Maria skoka redakti

En ĝis nun ekzistanta preĝejo de la pereinta Skoky u Žlutic estis lokigita foje tre konata kaj de dekoj mil pilgrimantoj adorata baroka bildo de "passaua" Virgulino Maria – do bildo de Virgulino Maria Helpantino el Skoky. La skokan bildon pentris en la jaro 1717 por tiam konstruita kapelo en Skoky la toužima pentristo Johann Wolfgang Richter. Ĝi bildigas motivon de la passaua altaro kun mirakla bildo de Virgulino Maria Helpantino. (Mariahilf).

Deveno de la diraĵo redakti

La deveno de la nomo de municipo redakti

 
Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria en Skoky

La frazo povas esti derivita de loka markigo de la nomo de l' pereinta municipo Skoky u Žlutic. Per mallongigo estiĝis popola ĉeĥa diraĵo Panenka skokovská (en traduko Virgulinjo Skoka) aŭ "Panenka ze Skoků" (en traduko Virgulinjo de Skoky) – per miskompreno poste "Panenka Skákavá".[1] (en traduko Virgulinjo Saltada).

La deveno de la lokigo de bildo redakti

La frazo povis estiĝi ankaŭ en konekso kun nekutima solvo de la lokigo de la bildo sur ĉi tiea ĉefa altaro.[noto 1] La bildo ĉi tie ne estis lokigita firme, sed ĝi estis pendigita en aparta kurteno, kiu ebligis horizontalan movon de la bildo inter la altara kadro kaj la malantaŭa muro de la altara prospekto. En la paso de diservo la bildo moviĝis, de tempo al tempo dum tiu ĉi manipulado povis okazi al "saltetado" de la bildo.

La diraĵo en literaturo kaj presaro redakti

La diraĵo estiĝis verŝajne jam en la 2-a duono de la 18-a jarcento, te. poste, kiam la adorata bildo estis ĉi tie lokigita. El la aspekto "panjo saltada" en presaro ĝi aperas en la jaro 1867 (en donita ekzemplero ripetite).[2] En la jaro1871 František Ferdinand Šamberk uzis ĝin en sia farso Sedmašedesátníci. Ĝian pli tufan aspekton "panjo saltada kaj paĉjo lamanta" (ĉeĥe: "matičko skákavá a tatíčku kulhavej") uzis Karel Matěj Čapek-Chod en romano Vilém Rozkoč (la unua eldono en 1929).[3] En hodiaŭ plej ofta aspekto "virgulinjo saltada" ni trovos ĝin ekzemple en Devatero pohádek de Karel Čapek (la unua eldono en 1932).[4]

La uzon de la diraĵo Virgulinjo saltada eblas en la ĉeĥa presaro trovi ekde la 19-a jarcento kiel ilustrado de popola parolo.[5]

Interesaĵo redakti

Tradukisto Prokop Miroslav Haškovec uzis ripetiite relative novan diraĵon "Panjo saltada" dum traduko de franca renesanca romano el la jaroj 1532–1564 Gargantua kaj Pantagruel. Kun celo alproksimigi al la ĉeĥa leganto sonigon de la devena teksto li tiel parafrazis la devenan francan vortludon.[6] Rabelais nome uzis ekvokon par la Mer Dé (en senco ĉe Dipatrino), kies parto dum elparolo eksonos kiel la franca ekspresiva merde.[7]

Ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. La ĉefa altaro (el tempo de ĉirkaŭ duono de la 18-a jarcento) en la pilgrima preĝejo de Ĉielvizito de virgulino Maria en Skoky havas du partojn. La propra altaro kun ofera tablo kaj tabernaklo estas solvita kiel baldakena altaro, malantaŭ ĝi apud fermebla muro de antaŭaltaro situas la dua parto – prospekto, kies konstrukcio eliras el simboliko de firmamento. Inter la duopo de lignaj pordoj estas metita ŝtuparejo, alirebla tra fermeblaj pordetoj, kun surteriĝo sub la bildo (la simbola firmamento kun ŝtupoj firmamentaj pordegoj). La bildo estis fiksita en movebla kadro kun flankaj rulumaĵoj, kiuj moviĝis en lignaj reloj fiksitaj inter la antaŭa fiksa kadro de la bildo kaj la malantaŭa muro. Oni movigis per la bildo pere de ŝnuregoj, kiujn priservis destinitaj messervantoj – altaranoj, kaŝitaj malantaŭ la altaro. En la unua fazo okazis malfermo de kurteno, kiu kovris la bildon en la firma kadro, sekve la bildo estis elŝovita el la firma kadro al la malantaŭa muro kaj per tio estis ebligita sekva aliro de pilgrimantoj. Sub la bildo estis lokigita ligna ujo servanta kiel surgenuaĵo, ŝtupeto kaj oferkaso, por pli facila aliro al la bildo ĉi tie estis ankaŭ mantenilo.

Referencoj redakti

  1. Rozhlas Plzeň, jazykový koutek: Proč se říká panenko skákavá a jak tento frazém vznikl
  2. "vyhledávání: Veselé listy + Matičko skákavá", F. Vymazal, Brno. Kontrolita 2021-11-20.
  3. Čapek-Chod, Karel Matěj. Vilém Rozkoč, s. 450. František Borový. Alirita 2021-11-20.
  4. Čapek, Karel. Devatero pohádek..., s. 120. František Borový.
  5. Ekz. "Fr. Flos: Mistr Baloun", 17. 3. 1901, paĝoj 9.
  6. Rabelais. Život Gargantuův a Pantagruelův, 49, 113, 668. Družstevní práce. Alirita 2021-11-20.
  7. Rabelais, Francois. The Complete Works of Francois Rabelais/Glossary (angle). University of California Press.

Eksteraj ligiloj redakti