Virgulino de la Karitato

La Virgulino de la Karitato de El Cobre (en la hispana Virgen de la Caridad del Cobre) estas konsiderata kiel la Sankta Patronino kaj Reĝino de la kuba nacio.

Virgulino de la Karitato
titolo de Maria • diaĵo
Informoj
Originala nomo Nuestra Señora de la Caridad del Cobre
vdr
tipa bildo de la Virgulino de la Karitato: dum la plibonigo de la vetero, la virgulino aperas al la tri "Johanoj".

Laŭ la historiaj raportoj, la bildo aperis en 1612 aŭ komence de 1613, en la Golfeto de Nipe, la plej granda de Kubo, situanta en la norda marbordo de la orienta regiono de la insulo. Ĝi estis vidata de tri sklavoj: 10jara nigrulo (Juan Moreno) kaj du fratoj (aborigenoj): (Juan kaj Rodrigo de Hoyos), kiuj laboris kiel sklavoj en la kuprominejoj de la regiono. La triopo restis en la kuba tradicio kiel "la tri Johanoj".

En rakonto kiu konserviĝas en la Ĝenerala Arkivo de Indioj (Sevilo), rakontata sub eklezia ĵurado 75 jarojn post la okazintaĵo, la sklavo Juan Moreno rakontis kiel aperis la bildo. La junuloj (sklavoj) iris je la serĉado de salo, kaj ekvidis la bildon de la Virgulino kun la Infano Jesuo en ŝiaj brakoj — la sama kiu hodiaŭ estas kultata de la kubanoj — kiu alproksimiĝis al ili flosante sur ligno kie legeblis la frazon "Yo soy la Virgen de la Caridad" (Mi estas la Virgulino de la Karitato).

La unua sanktejo estis improvize konstruita, el lignaĵo kaj arbfolioj. Post multaj misteraj okazintaĵoj ĉirkaŭ la virgulino, la bildo estis portita al tiu kiu estos ĝia definitiva sanktejo, proksime de la sanktejo estas la kuprominejoj (Cobre en la hispana, de tie ĝia longa nomo del Cobre).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti