Kamparana Popola Unio de Litovio

(Alidirektita el Virina Partio)

La organizo Lietuvos valstiečių liaudininkų sąjunga (LVLS, "Kamparana Popola Unio de Litovio") estas politika partio de Litovio. Ĝi (ree) ekzistas ekde la jaro 2005 kiel posteulo de la Valstiečių ir Naujosios demokratijos partijų sąjunga (VNDP, "Unuiĝo de la Partioj de Kamparanoj kaj de Nova Demokratio"). La nomŝanĝo estas la provo videble daŭrigi la tradicion de la unua partio LVLS, kiu ekestis dum la epoko de la unua respubliko de Litovio post la Unua Mondmilito.

Kamparana Popola Unio de Litovio
Lietuvos valstiečių liaudininkų sąjunga
Verda partiopartio
Lando  Litovio
Estro Kazimiera Prunskienė
Fondiĝo 2004
Ĉefa sidejo Litovio
Ideologio Konservativismo
Kamparismo
Retejo http://www.lvls.lt
vdr
Kazimiera Prunskienė

La partio en la nacia parlamento Seimas post la lastaj parlamentaj balotoj de somero 2006 reprezentiĝas per 10 deputitoj kaj havas fortan apogon de la kamparana enloĝantaro de malurba Litovio. Laŭ stato de printempo 2008 la estroj de la distriktaj municipoj Šiauliai, Panevėžys, Jonava, Ignalina, Kupiškis, Šakiai, Šilutė, Ukmergė estas partiaj membroj[1].

La partio ideologie malfacile kategoriigeblas, laŭ la propra programo ĝi defendas kristanajn valorojn kaj socie orientitan merkatan ekonomion, kiu aparte konsideras la intereson de la meza socia tavolo kaj de la kamparanoj. La prezidantino Kazimiera Prunskienė (oficanta ekde 2001) ĝis la fuzio kun la Litova Kamparana Partio la prezidantino de la de ŝi kunfondita Virina Partio kaj estas engaĝita luktantino por la aktiva kunagado de virinoj en politiko kaj socio. La nuna partio LVLS tendencas koalicii kun la Lietuvos socialdemokratų partija, la Socialdemokratia Partio de Litoivo.

En la Eŭropa Parlamento la partio reprezentiĝas per unu parlamentano en la eŭroposkeptikisma frakcio Unio por Eŭropo de Nacioj kaj la eŭropa partio Alianco por Eŭropo de Nacioj.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti