Viçosa do Ceará

(Alidirektita el Visozo de Cearao)
Visoza de Cearao
Blazono
Subŝtato Cearao
Areo 1.312 km²
Loĝantaro 48.285
Alteco 720 m
Koordinatoj 3° 33′ S 45° 04′ U / 3.550 °S, 45.067 °U / -3.550; -45.067 (mapo)Koordinatoj: 3° 33′ S 45° 04′ U / 3.550 °S, 45.067 °U / -3.550; -45.067 (mapo)
Horzono UTC-3
Loka regejo Prefeitura Municipal de Viçosa do Ceará
Nuna municipestro José Firmino de Arruda

Viçosa do Ceará /visoza dŭsiara/ (portugale "viçosa" signifas "plena je vivo/forto" en Esperanto), ofte esperantigita Visozo de Cearao, ĉe la Atlantiko, estas brazila municipoen subŝtato Cearao. Malgraŭ vilaĝo jam ekzistis tie ekde 17a jarcento p. K., la Visoza de Cearao urbiĝis je 1882. Visozo allogas ĉiujare turistoj el tuta Brazilo kaj de cetera mondo pro sia bela pejzaĝo, riĉa kulturo kaj historio.

Esperanto en Viçosa redakti

Viçosa Esperanto-Klubo komencis sian movadon pri Esperanto en 1998. VEK ne havis regulan funkciadon, post sia fondiĝo kaj konstanta aktiveco, haltis iom da tempo, sed ĝiaj aktivecoj rekomencis en 2002.

La 2-a Cearaa Esperanto-Renkontiĝo okazis dum la periodo de la 30-a de Oktobro ĝis la 1-a de Novembro 1998, en la hoteloComplexo de Lazer Rios”, en “Viçosa do Ceará”. Partoprenis en tiu evento esperantistoj el Ceará kaj Piauí. Ĝia temo estis “Strategioj por nterlandiĝo de la Studado de Esperanto en la Ŝtato Ceará”.

Ĉiam, je la sabatoj, okazadis lecionoj de Esperanto en la jura salono de la Forumo “Desembargador Águeda Passos Rodrigues Martins”. La lecionojn instruadis la profesoro Paulo Amorim Cardoso kaj D-ro Olintho Franklin Gadelha. Post iom da tempo sen instruado, la lecionoj rekomenciĝis en 2002, jam en propra sidejo en la strato Antônio Feliciano, 937, ĉe la Komerca Centro Adélia Xavier; VEK denove starigis bazajn E-kursojn.

Instruistino Conceição Moura instruadis Esperanton al infanoj inter 7 kaj 12 jaraĝaj, de la kvara kaj duono ĝis la kvina kaj duono, en la strato Prefeito Antônio Gomes, 120, urbocentro.

VEK subtenas konstantajn Esperanto-kursojn en urbaj kaj ŝtataj lernejoj. La lecionoj okazas sabate kaj por ĉiu lernejo estas responda monitoro.

La sesmonata informilo VEK estas la oficiala bulteno de la esperantista movado de Viçosa de Ceará,. La lanĉo de la informilo okazis en 2003. Ĝia elektronika adreso estas: vicosaesperanto ĈE bol.com.br