Malfermi la ĉefan menuon

Vitalij Lazareviĉ GINZBURG [viTAlij LAzariviĉ GINZburk] (ruse Виталий Лазаревич Гинзбург; naskiĝis la 21-an de septembro (laŭ julia kalendaro)/4-an de oktobro 1916 (laŭ gregoria kalendaro) en Moskvo, mortis la 8-an de novembro 2009, Moskvo) estis rusa fizikisto. En 2003 li, Aleksej Abrikosov kaj Anthony Leggett ricevis la Nobel-premion pri fiziko, pro iliaj kontribuoj al la teorio de superkonduktantoj kaj superfluidoj.

Vitalij Ginzburg
Ginzburg in MSU opaque.jpg
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1916 (1916-09-21)
en Moskvo
Morto 8-an de novembro 2009 (2009-11-08) (93-jara)
en Moskvo
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa lingvo
Ŝtataneco Rusia Imperio • Russian Soviet Federative Socialist Republic • SovetunioRusio
Alma mater MSU Faculty of Physics
Profesio
Profesio fizikisto • astrofizikisto • inventisto • universitata profesoro • sciencisto • teoria fizikisto
Information icon.svg
vdr

Ginzburg bakalaŭriĝis el la fakultato de fiziko de Moskva Stata Universitato en 1938, kaj doktoriĝis en 1942. Ekde 1940 li laboris ĉe la Lebedeva Fizika Instituto en Moskvo. Dum la 1950-aj jaroj, li grave kontribuis al la evoluado de la Sovetia hidrogenbombo. Li estis ano de la eksa Sovetia Akademio de Sciencoj.

En 1994/1995 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.

Eksteraj ligilojRedakti