Vitalo de Salcburgo

Vitalo (latine Vitalis, mortinta 20-an de oktobro antaŭ 728) estis ekde 716 posteulo de Ruperto de Salcburgo, episkopo kaj abato de la Arkiabatejo Sankta Petro. Kelkaj kromnomas lin apostolo de Pinzgau.

Sankta
Vitalo de Salcburgo
Ceteraj titoloj "apostolo de Pinzgau"
Persona informo
Naskiĝo 7-a jarcento
Morto 20-an de oktobro antaŭ 728
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo religiulo vd
2-a episkopo de Salcburgo
Dum 716/18–antaŭ 728
Antaŭulo Ruperto de Salcburgo
Sekvanto Flobrigis
Abato de abatejo Sankta Petro
Sanktulo
Honorata en salcburga diocezo
Kanonizo neniam formale sanktuligita
Festotago 20-a de oktobro
Atributoj koro kun lilio
Patroneco infanoj, gravedulinoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
vitralo de Martin Häusle en la katolika kirko de Liesing (Vieno)
statuo en la pilgrima kirko Maria Bühel en Oberndorf

Vivo redakti

Supozeble daŭrigis Vitalo la misiajn agadojn de Ruperto, aparte je la regiono de Pinzgau fondante plurajn monaĥajn ĉelojn en Zell am See. Laŭ eklezia tradicio (kp. ankaŭ la biografion de abato Amandus) li estis tre zorgema, supera animzorganto ŝatate de la fidelularo. Sub lia regado Salcburgio ricevis de la bavara duko Hugbert la vilaĝon Henndorf kaj la arbarojn ĝis la rojo Fischach.

La fratiĝa libro de la arkiabatejo mencias antaŭ Vitalo ankoraŭ abaton nome Anzologus. Tio kongruus al la eblo ke Ruperto mortis ne en Salcburgo sed en Worms. Tamen neklaras kial antaŭ episkopo Johano la 1-a aperas kvin abatoj (Anzogolus, Vitalis, Savolus, Izzio, Flobrigis) el kiuj nur du (Vitalo, Flobrigis) ankaŭ estis episkopoj. Eble la tri aliaj estis prioroj kun nur provizora episkopeco.

Vitalo ankaŭ estas la patrono de la infanoj kaj de la gravedulinoj. Du altaroj de Petro-kirko memoras Vitalon, eta kun orumita statueto kaj maleta kun tomboplastiko de mezepoka artisto nome Hans. Ĉar mezepoke lia tombo estas la celo de multaj pilgrimantoj. Lia tombo je Petro-kirko (slabo de 1497) ricevis la nunan aspekton en 1762. Laŭlegende li igis kreski liliojn el la tomboŝtono pro kio lia bildatributo estas koro kun lilio. Eĉ kelkaj saniĝoj ŝuldiĝis al li. La lilio signifus la purecon de lia koro kaj la bonodoron de lia kristanega vivo.

Proceso pri kanonizo startis inter 1459 kaj 1462; formala sanktigo tamen neniam okazis. Eĉ rea provo de 1519 ne sukcesis kaj Vitalo-kulto limiĝis nur je la abateja kirko mem. Finfine papo Urbano la 8-a permesis al ĉiuj anoj de la salcburga diocezo festi sian Vitalon en la 20-a de oktobro.

Honoroj redakti

  • patroneco de la romkatolika kirko je Kendlersiedlung en la salcburga urbokvartalo Maxglan[1]
  • strato en Salcburgo St.-Vitalis-Straße

Literaturo redakti

  • Ekkart Sauser: Vitalis von Salzburg. Ĉe: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Band 12, Bautz, Herzberg 1997, ISBN 3-88309-068-9, kol. 1520–1521.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti