Vitamino

La vitaminoj estas molekuloj necesaj por la korpa funkciado, kiuj aŭ tute ne aŭ nur en malgranda kvanto estas produktataj de la korpo mem. Ili eniras la korpon per la nutraĵoj. La manko de vitamino kaŭzas mankohavajn malsanojn. Kelkaj molekuloj estas vitaminoj (ekz. C-vitamino) por la homo, sed ne por aliaj bestoj (rato, porko). Ili funkcias multfoje en la metabolo kiel koenzimoj.

La kemia formulo de vitamino A (retinolo)
Fruktoj kaj legomoj estas konsiderataj bona fonto de vitaminoj

La grupigo okazas surbaze de la solvebleco.

La hidrosolveblaj (akvosolveblaj) estas la vitaminoj de la B-grupo, C-vitamino, kiuj ne povas deponiĝi, la ne uzata restaĵo forlasas la korpon.

La liposolveblaj (lipidosolveblaj) vitaminoj iomete povas deponiĝi (A, D, E, K vitaminoj)

Dumvintre oni povas uzi eĉ pulvorajn, tablojdajn (ŝaŭmtablojdo) vitaminojn. Ili estas tre proponataj por gravedaj, mamnutrantaj virinoj aŭ post grava malsano. Ili estas ofte uzataj aldone dum forta trejnado kaj dieto. Ne nur la kvanto gravas, sed la proporcio de la diversaj vitaminoj, tiel oni devas konsulti kuraciston.

La termino "vitamino" (en la latina vita signifas vivo) estis elpensita en 1912 de pola kemiisto, Kazimierz Funk, kiu sukcesis izoli vitaminon B1, kiu estas esenca por la preventado de nervaj malsanoj kiel beribero.