Vitamino B

grupo de vitaminoj

B-vitaminoj estas aro da akvosolveblaj vitaminoj.

La kemia strukturo
Kemia nomo Mallongigo Karencaj malsanoj Enhavas ĝin
tiamino B1 perturboj en la nerva sistemo gisto, neskrapitaj rizosemoj, (kunbrana rizo), legumenoj, komplete muelitaj graminacaj grajnoj, lakto, hepato, viando
riboflavino B2 Sekiĝo, fendiĝo de la lipo, rompiĝemo da la harfino, ungo, perturboj de vidkapablo viando, lakto, ovo
nikotina acido B3 perturboj en la metabolo viando, lakto
folika acido B9 anemio, perturboj en la sangokoaguliĝo, malformo de embrioj nutra gisto, aromaj herboj, hepato, la bakterioj de la intesto povas produkti ĝin
pantotena acido B5 laceco, dormproblemoj, deprimo plantoj, mikroorganismoj
piridoksino B6 laceco, kelkfoje haŭtaj malsanoj lakto, viando, oleo-riĉaj grajnoj
kobalamino B12 anemio, nervaj malsanoj viando, lakto, hepato

B1 estas koenzimo de pluraj enzimoj, malkomponiga la piruvatan acidon
B2 parto de la koenzimo FAD, helpantan la hidrogen-transporton.
B3 nikotina acido: partoj de la hidrogentransportaj koenzimoj NAD, NADP
B4 iama nomo pri adenino,
B5 parto de la koenzimo A,
B9 prekursoro de koenzimo,
B12 necesas por la produkto de la eritrocitoj, funkciado de la nerva sistemo (koenzimo)