Vitamino K

vitamino

La vitamino K estas vitamino solvebla en graso kiu estas konata ĉefe pro sia funkcio en la koagulado de sango. Ĝi estis malkovrita en 1935 de la dana Henrik Dam kiu nomumis ĝin kiel K pro la danlingva vorto por koagulado, nome "koagulation". Nature ĝi aperas en du formoj: vitamino K1 (filokinono) en vegetaloj de verdaj folioj kaj vitamino K2 (menakinonoj) derivita de la viando kaj de fermentintaj manĝaĵoj kiel fromaĝo kaj sojaĵo nattō.[1][2]

K-Vitamine.svg
K-Vitamine
Montro de fitomenadiono (vitamino K1) por injekto.

La vitamino K estas necesa kiel kunfaktoro por la aktivigo de proteinoj kiuj siacive estas necesaj por serio de biologiaj procezoj el kiuj la plej konataj estas la hepataj faktoroj de koagulado, nome protrombino kaj faktoro X, inter aliaj.[1] Tiu nutrantaĵo estas rilata kun fiziologiaj procezoj kiel la hista riparado (okaze de vundoj kaj hemoragioj), infarktoj kaj la menstruo Arkivigite je 2020-08-13 per la retarkivo Wayback Machine.

Ĝi estas necesa por aktivigo de proteinoj de la eksterĉela matrico de ĉeloj ostaj kaj de glataj muskoloj kiuj permesas la unuigon de la kalcio, regulante la metabolon de la ostoj kaj malpliigante la riskon de vaskula kalciigo kaj eventuale de korvaskula malsano.[1][3][4]

La vitamino K havas protektan efikon kontraŭ la hepatokancero, la leŭkemio, la pulmokancero, la kojlorektuma, la buŝa, la mamkancero kaj la vezika kanceroj.[4]

Kemie, la vitamino K enhavas derivaĵojn de 2-metil-1,4-naftokinono, sed diferencas en la strukturo de la pozicio 3 (3-). Krom ties naturaj derivaĵoj, nome la filokinono (vitamino K1) kaj la menakinonoj (vitamino K2s), ekzistas tri sintezaj fontoj: nome la menadiono (vitamino K3), la VK4 kaj la VK5. La menadiono estas uzata en manĝaĵoj por maskotoj kaj kiel dieta suplemento en kelkaj landoj.[4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 van Ballegooijen, A. J.; Beulens, J. W. (julio de 2017). «The Role of Vitamin K Status in Cardiovascular Health: Evidence from Observational and Clinical Studies» [La rolo de la stato de vitamino K en la korvaskula sano: evidenteco de observaj kaj klinikaj studoj]. Curr Nutr Rep (en angla) 6 (3): 197-205. PMID 28944098. doi:10.1007/s13668-017-0208-8. Konsultita la 28an de oktobro 2018.
  2. Shea, M. Kyla; Booth, Sarah L. (januaro 2016). «Concepts and Controversies in Evaluating Vitamin K Status in Population-Based Studies» [Konceptoj kaj polemikoj en pritaksado de la stato de la vitamino K en loĝantarstudoj]. Nutrients (en angla) (Multidisciplinary Digital Publishing Institute (MDPI)) 8 (1): 8. PMID 26729160. doi:10.3390/nu8010008. Konsultita la 28an de oktobro 2018.
  3. Barrett, Hilary; O’Keeffe, Mary; Kavanagh, Eamon; Walsh, Michael; O’Connor, Eibhlís M. (aprilo 2018). «Is Matrix Gla Protein Associated with Vascular Calcification? A Systematic Review» [Ĉu estas la proteino Gla de la matrico asocia kun la vaskula kalciigo? Sistema revizio]. Nutrients (en angla) (Multidisciplinary Digital Publishing Institute (MDPI)) 10 (4): 415. PMID 29584693. doi:10.3390/nu10040415. Konsultita la 25an de julio 2020.
  4. 4,0 4,1 4,2 Dasari, Subramanyam; Ali, Syed M.; Zheng, Guoxing; Chen, Aoshuang; Dontaraju, Venkata Satish; Bosland, Maarten C.; et al (aŭgusto 2017). «Vitamin K and its analogs: Potential avenues for prostate cancer management» [La vitamino K kaj ties analogaĵoj: potencialaj ebloj por la traktado de la prostata kancero]. Oncotarget (en angla) (Impact Journals, LLC) 8 (34): 57782-57799. PMID 28915711. doi:10.18632/oncotarget.17997. Konsultita la 28an de oktobro 2018.