Vitilevua nestamasulo

La Vitilevua nestamasulo (Megapodius amissus), konata ankaŭ kiel Fiĝia nestamasuloPerdita megapodo, estas formortinta megapodo kiu estis endemia de Fiĝio. La epiteto amissus, el la latina "perdita", aludas al ties formorto. Restoj el subfosilioj estis kolektitaj el la kavo Udit ĉe Vainibuku en la insulo Viti Levu oktobre de 1998 fare de Trevor Worthy, G. Udy kaj S. Mataraba, kaj priskribita de Worthy en 2000. La holotipo konserviĝas en la Muzeo de Novzelando (reg. no: S.037468).[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vitilevua nestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Genro: Megapodius
Specio: M. amissus
Megapodius amissus
(Worthy, 1989)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu megapodo estis simila laŭ grando al, aŭ iomete pli granda, ol la vivanta Oranĝpieda nestamasulo, kvankam ĝi havis malgrandajn flugilojn kaj pli fortikajn krurojn, sugeste, ke ĝi eble estis nefluga aŭ preskaŭ nefluga. Plej verŝajne ĝi iĝis formortinta pro troa ĉasado sekve de la homa setlado de Fiĝioj.[2]

Ĉiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas kaj kovis la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj el sablo, mortintaj folioj kaj alitipa rubo, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn.

Referencoj redakti

  1. Object: Fiji Scrubfowl, Megapodius amissus; holotype. Collections online. Museum of New Zealand Te Papa Tongarewa. Alirita 2012-08-18.
  2. Worthy, Trevor H. (2000). “The fossil megapodes (Aves: Megapodiidae) of Fiji with descriptions of a new genus and two new species.”, Journal of the Royal Society of New Zealand 30 (4), p. 337–364. [rompita ligilo]