Vitis vulpina (komune konata kiel frostovito, vintrovitovulpovito) estas herbeca staŭda vito de la familio Vitacoj. La genronomo Vitis devenas el la latina vorto por "vito" kaj la specinomo vulpina devenas el la latina vorto por "vulpeca" aŭ apartena al vulpo. Oni kredis ke la vulpoj estas allogitaj al tiu tipo de vitoj kaj Linnaeus mem uzis la terminon vulpina por diferencigi tiujn pli malgrandajn naturajn vinberojn el la aliaj nordamerikaj konataj vinberoj. La alia komuna nomo, frostovito, aludas al la fakto ke tiu aliflanke acid/tart-gusta vinbero iĝas pli dezirebla kaj dolĉa kiom ĝi eksponiĝas al frosto. Tiu frostovitotroviĝas en multe de la orienta duono de Usono el Novjorkio al Minesoto. Tradicie V. vulpina estas altegrimpa ligneca vito kun dika trunko kaj ruĝaj ĉiroj. La vinberoj kaj la vitoj mem havas multajn uzojn game el herbaj (medicinaj) rimedoj al manĝeblaj delikataĵoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vulpovito
Vitis vulpina
Vitis vulpina
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Vitaloj Vitales
Familio: Vitacoj Vitaceae
Genro: Vito Vitis
L. 1753
Specio: Vulpovito Vitis vulpina
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Vitoj estas grimpaj arbedoj kun ĉiroj. La malgrandaj verdetaj floroj grupiĝas en grapolo piramidforma (tirso). La fruktoj estas beroj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligilopj redakti