Vitrofibrojlumfibrojoptikaj fibroj estas longaj, maldikaj fibroj, kiuj konsistas el vitro. Por produktado de la vitrofibroj oni tiras fibrojn el fandita vitro.

Fasko da optikaj vitrofibroj

La vitrofibroj uzatas kiel vitrofibra kablo por datenliverado, aŭ kiel teksaĵa fibro por varmo- kaj sonoizolado kaj kiel vitrofibro-fortigita plasto aŭ kiel ornamaĵo en vitrobetono. Ĝi estas kemie rezista, ne brulema, kaj havas grandan modulon de elasteco.

Historio de la vitrofibro redakti

El vitrofibroj oni jam produktis en la 18-a jarcento fajnan aŭ anĝelan hararon kiel ornamaĵon. Hermann Schuller fondis vitrofabrikon en la turingi-a Haselbach (1896), kie oni produktis unuafoje tekseblajn vitrofadenojn kun difinita diametro. La procezo estis patentita en la 1930-aj jaroj.

Eluzo de la optikaj proprecoj redakti

La vitrofibroj bone konduktas lumon, datenojn per efiko de tuta reflektado. En la cilindra vitrofibro, la lumo estas preskaŭ sen perdo plukondukata, ĉar fotonoj facile trapasas la kristalojn. La lumimpulso venas el eta lasero, kiu sendas diversajn informojn en formo de bitoj tra la vitrofibro. La vitrofibro povas liveri pli da bitokoj je sekundo ol kutima kuprofibro.

Arto redakti

vitrobetono, teksitaj, lumantaj vestoj, teksaĵoj

Eluzo de mekanikaj proprecoj redakti

La konvenajn proprecojn eluzas la aŭtomobila, aviadila, kosmoesplora industrioj. Ĝi firmigas ofte plastajn sportilojn.

Fortikeco redakti

La granda fortikeco de la vitrofibro – male al kompakta vitro – kialigas ĝian oftan uzadon. Pro ĝia rezisto al etendaj kaj kunpremaj fortoj, la vitrofibro aldonas apartan rigidecon al plasto, konservante gradon da fleksebleco danke al sia (kompare al ŝtalo) alta elasta etendiĝo (ĝis 5%) sen rompiĝo. La proprecoj de vitrofibroj estas uzataj en la produktado de tre fortikaj, malpezaj komponantoj, kiel ekzemple regattoŝipoj, stangoj aŭ tuboj el vitrofibro-fortigita plasto aŭ ankoraŭ fiŝkaptaj bastonoj. Eĉ ujoj kaj duktoj por alte korodaj materialoj estas kutime faritaj el vitrofibro-fortikigitaj plastoj.

Rigideco redakti

Vitrofibro havas amorfan strukturon, male al aramidfibrokarbonfibro. La vitrofibroj havas pro tio izotropajn mekanikajn proprecojn, ili posedas grandan modulon de Young de 70 000 ĝis 90 000 megapaskaloj.