Vivanta fosilio estas tiuj specioj aŭ speciaj grupoj (taksonoj), kies korpokonstruo apenaŭ ŝanĝiĝis dum la jarmilionoj. Ili iam ofte vivis dismonde sur la Tero, sed hodiaŭ estas troveblaj nur en kelkaj regionoj (relikta apero). Parte ili estis priskribitaj kiel formortintaj specioj, sed do re-malkovritaj (Lazarus-efiko). Vivantaj fosilioj estas organismoj, pri kiuj ekzistas multaj parte tre malnovaj fosiliaj restaĵoj, sur kies bazo eblas la komparo al la hodiaŭ vivanta formo. La celita esploro de supozate formortintaj bestoj okazas en kriptozoologio.

La nomumo vivanta fosilio estas misvojiga en tiom, ke dum la jarmilionoj okazis ŝanĝiĝoj, evoluo, de la specioj, tiel la nun vivanta „fosilio” ne identas nur similas al la iam vivinta specio. Ekz. la celakantoformaj vivis iam en malprofundaj maroj, bordoproksimo; la hodiaŭaj specioj vivas do en profunda maro kaj transformiĝis al tiu vivmedio. La evoluo praktike okazas ankaŭ en ebeno de la molekuloj, ĉeloj, kio ne estas esplorebla ĉe la fosilioj. La nocio tiel uzatas nur por la morfologia simileco.

Karakterizaĵoj de vivanta fosilio redakti

Ĝenerale ekzistas kelkaj karakterizaĵoj, kiuj ĉiun „vivantan fosilion“ interligas.

  • La organismoj apartenas al terhistorie malnovaj besto-/plantogrupoj.
  • Ilia klasifiko en sistemo de la vivantaj specioj estas izolita.
  • Kompare al la malnovaj, parencaj specioj, la vivantaj fosilioj havas tre limigitan kaj reliktosimilan disvastiĝon. La disvastiĝa areo estas ofte geografie limigebla areo, tiel insuloj aŭ fermitaj montaraj valoj.
  • Ilia aspekto nur ete ŝanĝiĝis, tiel multaj praaj karakterizaĵoj estas rekoneblaj.

Stabiliga selektado redakti

Inter stabilaj ekologiaj rilatoj, ekz. en difinitaj ekologiaj niĉoj aŭ en la profunda maro, la individuoj de populacio vivas tra multaj generacioj en konstantaj mediaj cirkonstancoj, adaptitaj al tio, tiel selektado celas rezervon de la adaptita formo.

Vivantaj specioj kun malnova korpokonstruo redakti

Plantoj redakti

Bestoj redakti

Pliaj originalaj korpokonstruaj formoj en hodiaŭa formo redakti

Por tio ekzistas kelkaj formoj, kiuj postrestis el la iamaj terepokoj en siaj fosiliaj formoj, sed ili ne estas kategoriitaj al vivantaj folsilioj, pro ili larĝa disvastiĝo nuntempe, ekz:

  • oomicetoj (nunaj); montras transiran formon inter plantoj kaj fungoj kaj prezentas karakterizaĵojn de ambaŭ. La konstruformo estas tre malnova, sed ofte renkontebla hodiaŭ.
  • volvokso (volvox) (nunaj); estas kolonio de verdalgaj ĉeloj, kiuj estas transiraj formoj inter unuĉeluloj kaj plurĉeluloj. Kvankam ĝi konsistas el multaj ĉeloj, ĝi ne havas labordividon. La konstruformo de volvokso estas tre olda, tiuj organismoj estas do ĝenerale disvastiĝintaj sur la Tero.

Vidu ankaŭ redakti