Viveros [biBEros] (Arbetejo, pro kio estas arboj de du grandoj en la supra duono de la blazono) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la okcidento de la provinco, en la parto Kamparo de Montiel. Estas areo de 65,37 km² je 1012 msm kaj je 77 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

Viveros
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02310
Demografio
Loĝantaro 308  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 46′ N, 2° 34′ U (mapo)38.7727417-2.574971Koordinatoj: 38° 46′ N, 2° 34′ U (mapo) [+]
Alto 1 012 m [+]
Areo 65,37 km² (6 537 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Viveros (Hispanio)
Viveros (Hispanio)
DEC
Viveros
Viveros
Situo de Viveros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viveros (Albacete) [+]
vdr
Viveros en la Provinco Albaceto.

Viveros havas 337 loĝantojn (2019) kun denseco de 5,17.

Geografio redakti

Viveros estas en la okcidento de la provinco, ĉirkaŭita de la municipaj teritorioj de Alcaraz, El Ballestero, El Bonillo kaj Robledo, survoje de la Sierra de Alcaraz al la Kamparo de Montiel. Ne estas grandaj altaĵoj de la tereno, sed ĉie estas mildaj montetoj kaj depresioj tra kiuj fluas akvo dum pluvaj vintroj.

Historio redakti

Oni trovis restojn de prahistorio kaj de iberoj kaj iom de ŝoseo de romianoj.

En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de 1784 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni malaltiĝis ĝis la nunaj 400.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Sankta Bartolomeo.
  • Fontanujo El Pilar.
  • Salejoj de Pinilla.
  • Ermitejo de Pinilla, je 6 km apud la elfluejo de la rivero Guadiana Alto.

Vidu ankaŭ redakti