Vivokostovivkosto estas la kosto de konservado de certa vivnivelo. Ŝanĝoj en la vivkosto dum tempo ofte estas montritaj laŭ diversaj vivkost-indicoj. Vivkostkalkuloj ankaŭ kutime estas komparataj por scii la koston de konservado de certa vivnivelo en malsamaj geografiaj lokoj. Diferencoj en vivkosto inter lokoj ankaŭ povas esti mezuritaj laŭ aĉetpovaj egalecaj tarifoj.

Protestoj en la Regiono Aisén pro alta vivkosto en Patagonio en la jaro 2012.

Ŝanĝoj en la vivkosto dum tempo estas reflektitaj en la konsumpreza indico (foje nomita la "vivkosto-indico"). Daŭra altiĝo en la konsumpreza indico estas nomita inflacio, kaj daŭra malkresko estas nomita deflacio.

Indeksoj de vivkosto estas plej ofte uzataj por kompari la koston de elspezoj necesaj por konservi certan vivnivelon en malsamaj geografiaj areoj. La geografiaj diferencoj en la vivkosto povas esti mezuritaj laŭ komparado de aĉetpova egaleco-tarifoj en malsamaj landoj aŭ grandurboj ĉirkaŭ la mondo. Limigita komparo en ĉi tiu areo estas farita en la Big Mac-indekso, kiu komparas la prezon de "Big Mac" hamburgera sandviĉo en la "McDonald's" ĉeno en malsamaj landoj.

La vivkosto estas pli alta en evoluintaj landoj ol en emerĝantaj merkatoj, kaj eĉ pli alta kompare kun evolulandoj. Ekzemple, en lando kiel Somalio la kvanto de varoj kaj servoj kiu povas esti aĉetita por dek dolaroj estas konsiderinde pli granda ol povas esti aĉetita por la sama kvanto en evoluinta lando kiel ekzemple Usono, kvankam la kvalito kaj havebleco de la varoj estas malriĉa respektive al la landoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti