En la kosmoesploro, la vivtena sistemo (aŭ vivapoga sistemo) estas grupo de aparatoj, per kiuj kosmonaŭto povas travivi en la kosmo. La vivapoga sistemo devas provizi aeron, akvon kaj nutraĵon. Ĝi devas kontroli, reguligi korpotemperaturon, aerpremon kaj trakti korpajn eligaĵojn. Ĝi devas ankaŭ defendi kontraŭ la eksteraj damaĝaj influoj kiel radiado kaj mikro-meteoritoj. Komponentoj de la vivtena sistemo estas viv-kritikaj, tiel oni devas ilin produkti plej avangarda sekuraj teknikoj.

Homaj bezonoj redakti

Averaĝa kosmonaŭto bezonas ĉiutage ĉ. 0,6 kg da nutraĵo, 3,52 kg da akvo, kaj 0,84 kg da oksigeno por sia vivtenado, normala aktivado en la kosmo. Li/ŝi eligas la transformitajn materialojn en solida (0,11 kg; ekskremento), likva (3,87 kg; urino, ŝvitaĵo) aŭ gasa formo (1 kg da karbona dioksido).

Parteto de materialo povas servi por kreskadon de hararo, ungoj, epidermoj aŭ simple kreskopezon de la kosmonaŭto.

Alia parto de akvo necesas por dentolavado, sinbanado, ktp.

Reprodukto de la vivnecesaj materialoj redakti

Oni povas reprodukti la oksigenon el karbona dioksido, la akvon el urino, lavakvoj, ktp. Oni nuntempe ne povas reprodukti la necesan nutraĵojn, sed oni faras eksperimentojn tiurilate, ĉar tio nesesas por marsa kosmoveturo.

Vidu ankaŭ redakti