Vivu la teatro!
Vivu la teatro! estas evento, spektaklo, lanĉita kaj aranĝata de la hispana E-verkisto Miguel Fernández; ĝi okazadas kadre de kongresoj. Diversaj personoj deklamas poemojn, tekstojn, kun akompana adekvata muziko, kantas, skeĉas, monologas... Satiraj tekstoj ankaŭ aperas.
Dosiero:Vivu la teatro! - Fina tosto.jpg
Ĝenerale, ĉiu aranĝo de "Vivu la teatro!" finiĝas per komuna tosto de la partoprenantoj.
La unua tia evento okazis en 2012 kadre de la 71-a Hispana Kongreso de Esperanto en Almagro, Hispanio.
Sama evento okazis en Madrido kadre de la 77-a Hispana Esperanto-Kongreso ligita kun la 51a ILEI-Kongreso. En tiu vespero la temo estis: virinoj.