Vjaĉeslav Boĉarov

Vjaĉeslav Boĉarov (ruse Вячеслав Алексеевич Бочаров; naskiĝis la 17-an de oktobro 1955, Donskoj, Tula provinco, RSFSR, Sovetunio) estas rusia militisto, oficiro de la Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekureca Servo de Rusio, kolonelo, grave vundita dum liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano. Li estis honorigita kiel Heroo de Rusio[1]. Li estas ano de la Socia Ĉambro de Rusio ekde 2014, la unua vic-sekretario de la Socia Ĉambro de Rusio. Ano de la Plenuma komitato de la Parolimpika komitato de Rusio.

Vjaĉeslav Boĉarov
ruse Вячеслав Алексеевич Бочаров
Vyacheslav Bocharov in Moscow 06-2015.jpg

Naskiĝo la 17-an de oktobro 1955
en Donskoj, Tula provinco, RSFSR, Sovetunio
Soldata kariero
Rango: kolonelo
Tempo de deĵoro: 19732010
Speco: specialaj fortoj
Taĉmento: Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekureca Servo de Rusio
Militoj: Soveta-afgana milito
Unua Ĉeĉena milito
Dua Ĉeĉena milito
Bataloj: Terorisma atako en Beslano
Medaloj: medalo «Ora Stelo», ordeno «Pro militaj meritoj», ordeno de Ruĝa Standardo, medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 1-a rango, medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 2-a rango, medalo «Pro kuraĝo», medalo «Memore al la 850-jariĝo de Moskvo», medalo «60 jarojn de la Armitaj Fortoj de Sovetunio», medalo «70 jarojn de la Armitaj Fortoj de Sovetunio», medalo «Pro atingoj dum specialaj operacoj», medalo de Margelov, medalo «Pro atingoj en militservo» (Ministerio pri defendo) de la 1-a rango, medalo «Pro senriproĉa servo» de la 2-a rango, medalo «Pro senriproĉa servo» de la 3-a rango, Signo de la Soldato-Internacionalisto, ordeno «Stelo» de la 3-a rango (Afganio), medalo «De la dankema afgana popolo» (Afganio)
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

  Eksteraj objektoj
Kolonelo Vjaĉeslav Boĉarov

Vjaĉeslav Boĉarov naskiĝis la 17-an de oktobro 1955 en urbo Donskoj (Tula provinco) en rusa familio[1]. Liaj gepatroj divorcis, li restis kun patrino kiu estis simpla laboristino kaj pene laboris. Do li diras ke «la ŝtato edukis min»[2]. Poste la familio translokiĝis al urbo Sinelnikovo (Dnipropetrovska provinco, Ukrainia SSR. En mezlernejo li estis komsomolano kaj gvidis grupojn de junaj dzerĵinskanoj, kiuj subtenis la ordon en publikaj lokoj (dancejoj, festenoj ktp). Li ĉiam revis pri militista kariero. Post la oka lernojaro li volis enmatrikuliĝi en Suvorov-lernejo, sed pro iu hazardo, ligita al fuŝo de militkomisarejo, malsukcesis fari tion[3]. Post fini en 1973 mezlernejon N 1[4] li enmatrikuliĝis en la Rjazana Supera Paraŝutista Militestra lernejo, sukcesinte malgraŭ grandega konkureco (25 kandidatoj por ĉiu loko)[2]. Tiun lernejon li finis en 1977. Poste li servis en la Paraŝutistaj trupoj, komandis la suboficiran lernejon en vilaĝo Gaižiūnai (Litovia SSR)[1].

Militservo en AfganioRedakti

  Eksteraj objektoj
Vjaĉeslav Boĉarov en Afganio

De 1981 ĝis 1983 li militservis en Afganio, kie ankoraŭ en 1980 pereis lia samlernanto laŭ la militlernejo Ivan Proĥorov, kiu trafis embuskon[5]. Vjaĉeslav Boĉarov estis vickomandestro de skolta roto kaj vickomandestro de paraŝutista roto de la 371-a gvardia paraŝutista regimento de la 103-a gvardia paraŝutista divizio.

En februaro 1982, kiam li nur du monatojn servis en Afganio, la 103-a paraŝutista divizio pretigis operacon en distrikto Tagabo, 50 km nord-oriente de Kabulo. Lia roto devis okupi dominantan altaĵon, de kie muĝahidoj povus pripafi kolumnon. Gvidata de li skoltogrupo el 14 paraŝutistoj trafis embuskon kaj estis ĉirkaŭita de gerilanoj. Jam la unuaj mitralpafoj trabatis liajn krurojn, kiujn eniris tri kugloj. Li diris tion al neniu por eviti panikon, injektis al si maldolorigilon kaj plu gvidis la batalon. Post kelkaj horoj la paraŝutistoj sukcese rebatis ĉiujn atakojn, grave damaĝis malamikon, batale trarompis la blokadon kaj renkontiĝis kun paraŝutista bataliono subestre de majoro Aleksandr Solujanov, kiu iris por helpi ilin[6]. Krom supera leŭtenanto Boĉarov nur du soldatoj estis vunditaj kaj neniu pereis. Pro tiu ĉi batalo li estis honorigita de ordeno de Ruĝa Stelo[5].

Li diras, ke ŝatis la militservon en Afganio, do ne volis reveni kaj eĉ oficiale petis pri tio.

 
 Сегодня это трудно понять, но тогда мы рвались в Афганистан. Я был офицером, и знал, для чего меня Родина растила и кормила. Я вырос на примерах Испании. Для меня Афганистан — это была своего рода Испания.   Hodiaŭ malfacilas kompreni tion, sed tiam ni impetegis al Afganio. Mi estis oficiro kaj sciis por kio min la patrujo kreskigis kaj manĝigis. Mi kreskis je ekzemploj de Hispanio. Por mi Afganio estis siaspeca Hispanio. 
— Vjaĉeslav Boĉarov[5]

Ĝis nun Vjaĉeslav Boĉarov opinias ke la milita ĉeesto de Sovetunio en Afganio estis necesa kaj pravigita de la kontraŭstaro al Usono[5].

Militservo en lernotaĉmentojRedakti

Post reveni Sovetunion, li militservis en la 51-a gvardia paraŝutista regimento de la 106-a gvardia paraŝutista divizio (Tulo). Poste li komandis lernoroton en la 332-a suboficira lernejo (milittrupo N 55562)[4] de la 242-a lernocentro de la Paraŝutistaj trupoj en vilaĝo Gaižiūnai (Litovia SSR)[1][7].

En 1990 li finis la Superan Militakademion de M. V. Frunze. Ekde 1990 Vjaĉeslav Boĉarov estis komandestro de la stabo de la 226-a paraŝutista lernoregimento.

De 1993 ĝis 1998 li servis en la Administracio de la Komandestro de la Paraŝutistaj trupoj, en Moskvo[1]. Salajron oni ne pagis dum pluraj monatoj, do same kiel aliaj staboficiroj, li kromlaboris kiel gardisto en noktovendejo. Por ricevi ĉambron en komunloĝejo li dungiĝis kiel stratpurigisto. Do matene li purigis stratojn kaj poste iris al la stabo de la Paraŝutistaj trupoj[5].

La Centro de Speciala Destino de FSBRedakti

  Eksteraj objektoj
Vjaĉeslav Boĉarov en Ĉeĉenio

En 1998 oni invitis lin al la ĵus fondita Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio, kie li servis en la Administracio «V» («Vimpel»)[1]. Ekde 1999 li partoprenis la Duan Ĉeĉenan militon, kie estis denove vundita[1].

  Eksteraj objektoj
Vjaĉeslav Boĉarov en Ĉeĉenio

Foje helikoptero, en kiu li kun siaj soldatoj revenis post plenumi bataltaskon estis paffaligita en la Vedena ravino (Ĉeĉenio) kaj disfalis. Ĉiuj estis vunditaj, krom Vjaĉeslav Boĉarov kaj majoro Andrej Ĉiriĥin. Ili sukcesis sub pafado fortreni 16 vunditajn soldatojn aliloken kaj batale trarompis blokadon[5].

En 2000 li malĉeeste finis la Akademion de ekonomiko kaj ŝtatservo ĉe la Prezidanto de Rusio laŭ la fako «La ŝtata kaj municipa administrado»[1][4].

Dum la liberigo de la ostaĝoj en Beslano li estis la unua servanto de la CSN de FSB, kiu eniris la lernejon. Dum la batalo li estis grave vundita ĉe la kapo.

La 11-an de oktobro per la ukazo de la prezidanto de Rusio li estis honorigita kiel Heroo de Rusio (medalo 833)[1].

Ĝis 2010 li plu servis kiel vicestro de operacia-batala taĉmento de la Administracio «V»[1].

En oktobro 2010 li eksiĝis de la militservo kaj dediĉis sin al la socia agado[1].

Vjaĉeslav Boĉarov loĝas en Moskvo[1].

La operaco en BeslanoRedakti

La 1-a de septembro 2004 estis dimanĉo kaj Vjaĉeslav Boĉarov kiel veterano de la Afgana milito devis partopreni televidan programeron pri la fama kantisto Iosifo Kobzon, kiu koncertis iam antaŭ sovetiaj militistoj en Afganio. Sed al lia televokilo alvenis urĝa mesaĝo, kio signifis ke dum 90 minutoj li devas alveni taĉmenton. Tie oni sciigis al li, ke en Beslano (Nord-Osetio) teroristoj kaptis mezlernejon, ostaĝiginte ene de ĝi pli centojn da homoj. Hejmen li telefonis jam de la milita flughaveno Ĉkalovskij[8].

Ili alteriĝis en Vladikavkazo, de kie per busoj atingis Beslanon kaj dislokiĝis en kolegio 300 metrojn for de la lernejo. Tie funkciis la stabo, kiu ordonis taskojn al ĉiuj trupoj[8].

 
 Задача моему отделу была определена следующая: изучить обстановку со стороны центрального входа, перед которым находилось небольшое здание начальной школы, и медпункта, вход в который располагался со стороны школьных мастерских. Если начнется силовая часть операции, то отдел должен частью сил занять здание начальной школы и обеспечить действия другого отдела по проникновению в школу, а частью сил войти в школу через медпункт.   Tasko por mia sekcio estis destinita jena: esplori cirkonstancojn flanke de la centra enirejo, antaŭ kiu situis malgranda konstruaĵo de elementa lernejo, kaj de kuracejo, kies enirejo situis flanke de lernejaj metiejoj. Se komenciĝus perforta parto de la operaco, do la sekcio devus per parto de siaj fortoj okupi la konstruaĵon de la elementa lernejo kaj subteni agadon de alia sekcio pri penetrado en la lernejon, kaj per alia parto eniri la lernejon tra la kuracejo. 
— Vjaĉeslav Boĉarov[8]

La 3-an de septembro 2004 en lerneja sporthalo, kie troviĝis plejparto de ostaĝoj, okazis eksplodo (laŭ lia memoro je la 13-a horo)[8]. Postvivintaj ostaĝoj ekfuĝis, sed la teroristoj pafis post forkurantaj infanoj per mitraletoj kaj bombokanonoj. Oni ordonis al la specialaj taĉmentoj komenci la sturmon.

Plej granda parto de lia grupo impetis al la elementa lernejo, dum li kun du oficiroj ekkuris al la metiejoj. De tie ili penetris unue la kuracejon, sed tie mankis trapasejo al la lernejo indikita en la lerneja plano, do sub pafado ili impetis al la sporthalo. Li estis la unua, kiu eniris ĝin[8].

 
 Когда я вошел в спортзал, а я первым в него вошел, я сразу же доложил руководству, что в спортзале боевиков нет, весь спортзал усыпан убитыми, но есть и живые. Живых я тут же начал вытаскивать. И, самое главное, я сообщил, что спортзал горит, а прошло всего-то десять минут. Спортзал горел с противоположной от входа стороны, крыша горела, стена горела. Журналисты потом писали, что мы из шмелей стреляли, огнеметами палили и т.д. Все ложь. Спортзал загорелся от взрыва.   Kiam mi eniris la sporthalon, kaj mi la unua ĝin eniris, mi tuj raportis al la estraro, ke en la sporthalo teroristoj mankas, la tuta sporthalo estas kovrita je mortigitoj, sed ankaŭ la vivaj estas. La vivajn mi tuj komencis eltiri. Kaj, kio plej gravas, mi raportis, ke la sporthalo brulas, dum pasis nur dek minutoj. La sporthalo brulis de la flanko kontraŭa al la enirejo, la tegmento brulis, muro brulis. Ĵurnalistoj poste skribis, ke ni de burdoj [speco de rusiaj fajroĵetiloj] pafis, per fajroĵetiloj pafis ktp. Ĉio estas mensogo. La sporthalo ekbrulis de la eksplodo. 
— Vjaĉeslav Boĉarov[9]

Tie li trovis kelkajn kontuzitajn, sed ankoraŭ vivajn virinojn kaj knabinon proksimume 14-jaran. Li fortrenis ilin al pli sekura senfenestra vestejo kaj, ne trovinte aliajn postvivintojn, eliris koridoron por kontroli, ĉu mankas teroristoj ĉe fenestroj kaj «streĉigiloj» (minoj kun streĉigitaj ŝnuroj). Tio ebligus malblokadon de la fenestroj kaj eniron de aliaj specfortuloj. Sed okazis interpafado dum kiu li estis grave vundita[8]. Kuglo eniris sub la maldekstra orelo kaj eliris sub la maldekstra okulo. La supra makzelo kaj palato estis forŝiritaj, la nazo tordita, la okuloj kontuzitaj, la cerbo lezita. La vizaĝo estis tiom grave kripligita, ke neniu rekonis lin kaj li trafis malsanulejon en senkonscia stato, do oni enlistigis lin inter pereintoj.

 
 Пуля вырвала практически все лицо. Врачи не верили, что я выживу. Меня ранило внутри школы. В Интернете тогда написали, что убито одиннадцать человек, одиннадцатым проходил по списку я. Меня долго не могли обнаружить, ни в госпиталях, нигде, лица-то не было. А получилось так, что меня из школы вытащили и отправили в госпиталь. Раненых, как известно, было много среди военных и гражданских, и особенно не разбирались, лишь бы оказать помощь. Все лежат голышом, и не поймешь, кто военный, кто гражданский. А у меня лица не было, меня и не находили, а говорить я не мог, видеть не мог. Я даже не слышал. Я только вдруг понял, что рядом кто-то есть и понял, что могу написать пару слов о себе. Почему я понял, что это свои, а не бандиты, не знаю, почувствовал просто. Мне подсунули листок и я написал: ЦСН (Центр специального назначения), ФСБ и свою фамилию. Врачи эту запись передали к нам. Приехал доктор, начмед, и он сказал «мы его давно ищем». Я потерял сознание и пришел в себя уже в Бурденко.   Kuglo forŝiris fakte la tutan vizaĝon. Kuracistoj ne kredis, ke mi postvivos. Mi estis vundita ene de la lernejo. En Interreto oni skribis tiam, ke estas mortigitaj dek unu homoj [temas pri specfortuloj], la dekunua en la listo estis mi. Oni dum longa tempo ne sukcesis trovi min, nek en hospitaloj, nek ie ajn, ja vizaĝo mankis. Sed okazis tiel, ke min el la lernejo oni eltrenis kaj sendis al hospitalo. Vunditoj, kiel oni konas, abundis inter militistoj kaj civiluloj, kaj oni ne multe diferencigis ilin, klopodis nur havigi la helpon. Ĉiuj kuŝas nudaj, kaj oni ne komprenas kiu estas militisto, kiu civilulo. Kaj al mi mankis vizaĝo, do oni ne trovis min, kaj paroli mi ne povis, vidi ne povis. Mi eĉ ne aŭdis. Mi nur subite komprenis, ke apude iu estas kaj komprenis, ke mi povas skribi paron da vortoj pri mi. Kial mi komprenis, ke tio estas la siaj, ne banditoj, mi ne scias, simple eksentis. Oni alŝovis folion kaj mi skribis: CSN (la Centro de Speciala Destino), FSB kaj mian familinomon. Kuracistoj tiun skribaĵon transdonis al ni. Alveturis doktoro, ĉefa doktoro, kaj li diris «ni lin antaŭlonge serĉas». Mi svenis kaj rekonsciiĝis jam en la Burdenko [milita hospitalo en Moskvo]. 
— Vjaĉeslav Boĉarov[9]

Poste iu specfortulo rememoris, ke en la koridoro staris teroristo, kiu trapafadis ĝin per mitralo kaj pafis Vjaĉeslavon Boĉarov. Kiam la murdisto alkuris la kolonelon, do vidis ke mankas duono de lia kapo kaj ne ĝisbatis lin konsiderinte lin morta. Sur lin aldone falis trabo, sed tamen li postvivis[10]. Oni jam elfosis por li tombon en la Nikolo-Arĥangela tombejo (Moskvo), kie estis enterigitaj pereintaj en Beslano specfortuloj[11].

Post 12 kirurgiaj operacioj, dum kiuj oni uzis haŭton kaj oston de la maldekstra mano por rekonstrui la vizaĝon[3], li revenis al la militservo[12]. Inter operacioj li jam partoprenis specialajn operacojn[2].

  Eksteraj objektoj
Vjaĉeslav Boĉarov en la beslana lernejo

Rilato al la kritiko de la operacoRedakti

Vjaĉeslav Boĉarov tute malaprobas versiojn pri neorganizita sturmo, same kiel pri specfortulaj celpafistoj kiuj kvazaŭ trafis eksplodaĵojn en la sporthalo, kaŭzinte eksplodojn, pri pafado per fajroĵetiloj kontraŭ la tegmento, ktp. Organizaĵon «Patrinoj de Beslano» li konsideras mensoga kaj eĉ instigata por tiu de la malicaj okcidentaj fortoj[9].

En 2007 (kaj plurfoje poste) li denove vizitis Beslanon kaj rememoras, ke lokanoj akceptis lin kiel heroon, aparte tiuj savitaj de li en la lernejo[9].

PersonecoRedakti

Amikoj ofte rememoras kiel li helpis al subuloj malgraŭ sia komandestra posteno. Tiel foje en Afganio lia grupo estis blokita en montaro kaj alflugis helikopteroj por savi ilin. Alvenintoj miris, ke la evakuadon gvidis homo en nura pantaloneto. Poste oni eksciis, ke tio estis Vjaĉeslav Boĉarov, kiu fordonis siajn vestojn al vunditaj soldatoj por savi ilin de malvarmiĝo[13]. Printempe de 1983 liaj skoltistoj ŝirmis marŝon de paraŝutista regimento en Panĝŝera valo (Afganio) kaj soldato Vasilij Muntjan ne ricevis felbotojn, ĉar ties stoko elĉerpiĝis. Nokte Vjaĉeslav Boĉarov kontrolis deĵorpostenojn kaj rimarkis, ke la soldato preskaŭ frostvundiĝis. Do li simple fordonis al li siajn felbotojn. Baldaŭ pri tio parolis ĉiuj soldatoj de la regiono[3].

 
 Меня иногда спрашивают: звание Героя, квартира, машина – это то, за что ты рисковал своей жизнью, получал такие ранения? Да не за это мы воюем. Мы воюем, чтобы защитить мирных людей. И никакой это не подвиг. Мы называем это работой. Хорошо выполненной работой.   Foje oni demandas min: titolo de la Heroo, loĝejo, aŭto — ĉu estas tio, por kio vi riskis vian vivon, ricevis tiajn vundojn? Ne, ne pro tio ni batalas. Ni batalas por defendi pacajn homojn. Kaj tio ne estas heroaĵo. Ni nomas tion laboro. Bone plenumita laboro. 
— Vjaĉeslav Boĉarov[5]

Malgraŭ sia 37-jara militservo, Vjaĉeslav Boĉarov ne estas militema kaj en siaj publikaj paroloj ĉiam koncentriĝas je bazaj nocioj kiel devo, honoro, memoro kaj digno. Ekzemple post viziti rifuĝejojn por viktimoj de la Donbasa milito, en Voroneĵa provinco (Rusio) li diris, ke «la plej bona kion oni povas nun fari por ili estas helpi haltigon de la milito»[14]. Li certas, ke se soldato militas nur por ricevi adrenalinon kaj ne povas vivi sen militado, do komandestro devas sendi lin al psikologo[12]. Vjaĉeslav Boĉarov ĉiam akre kontraŭas akuzojn de islamo kiel «religio de perforto», asertante ke neniu religio pravigas la teroron kaj tio estas nur personaj eraroj kaj perversoj de la religiaj dogmoj[15]. Li mem diras, ke lernis ĉiujn preĝojn dum bataloperacoj en Kaŭkazo[2]. Li ofte citas vortojn de rusa filozofo Ivan Iljin: «Vivi decas nur por tio, por kio oni pretas morti» kaj lastajn vortojn de sia amiko Aleksej Balandin, pereinta en Ĉeĉenio: «Estimu unu la alian»[12].

Li estas modesta homo kaj foje en privata konversacio diris, ke inter liaj najbaroj apenaŭ tri ĝis kvar scias, ke li estas Heroo de Rusio[16].

Socia agadoRedakti

Li partoprenas socian aktivadon, inkluzive la patriotan edukadon de junularo, veteranan agadon.

Li estas:

  • prezidanto de la Moskva regiona sekcio de la Tutrusia federacio de la homoj kun lezita apogmova sistemo[17];
  • estrarano de la Interregiona socia organizo «Klubo de la Herooj de Sovetunio, honorigitoj de ĉiuj ordenoj de Gloro, kaj de la Herooj de Rusio (Moskvo kaj Moskva provinco)»[18];
  • vic-prezidanto de la estraro de la Rusia unio de la veteranoj de Afganio[17];
  • prezidanto de fonduso «Soldatoj de la 21-a jarcento kontraŭ militoj»[17].
  • vic-prezidanto de la Rusia Infanfonduso[4]

Ekde 2014 Vjaĉeslav Boĉarov estas ano de la Socia Ĉambro de Rusio (li estis aprobita de la ukazo de la Prezidanto de Rusio N 85 la 18-an de februaro 2014)[17]. Tie li estas la unua vic-sekretario[19] kaj estras komisionon pri volontulado[20]

Interalie en 2014 li vizitis okcidentajn regionojn de Rusio por esplori cirkonstancojn, kiujn trafis ukrainiaj rifuĝintoj, viktimoj de la milito en Donecka kaj Luhanska provincoj, kaj helpi ilin[14].

 
 Никаких особых заслуг в том, что я все свое время уделяю работе с молодежью, я не вижу. Я так живу, это мой образ жизни. Солдат умирает дважды – один раз, когда его настигает пуля, другой раз, когда о нем забывают потомки, и тогда уже окончательно. Своими беседами с ребятами я продлеваю жизнь своих погибших товарищей.   Neniujn apartajn meritojn je tio, ke mi la tutan mian tempon malŝparas por laboro kun junularo, mi vidas. Mi tiel vivas, tio estas mia vivmaniero. Soldato mortas dufoje — unuan fojon kiam ĝin atingas kuglo, la alian fojon kiam lin forgesas posteuloj, kaj tiam jam fine. Per miaj konversacioj kun gejunuloj mi plilongigas vivon de miaj pereintaj kamaradoj. 
— Vjaĉeslav Boĉarov[21]

Premioj kaj honorigojRedakti

  Eksteraj objektoj
Vjaĉeslav Boĉarov apud sia monumento en la Rjazana paraŝutista lernejo

La 14-an de februaro 2007 la Fonduso de Regiona Disvolviĝo aljuĝis al li premion «Heroo de nia tempo»[1].

  Eksteraj objektoj
Vjaĉeslav Boĉarov kaj Vladimir Putin

La Rusia Infanfonduso aljuĝis al li en 2007 honortitolon «Kavaliro de infanaĝo» (inter savitaj de li en la sporthalo estis ankaŭ knabo Kazbek Gaĝijev)[22].

En 2008 li iĝis estas laŭreato de la Internacia socia-patriota akcio «Estas tia profesio — defendi la patrujon»[1].

La 20-an de januaro 2014 la fonduso de Vladimir Visockij enmanigis al li premion «Sia vojsulko» por la 2013-a jaro[12][23][24].

Li estas honora civitano de urbo Donskoj ekde 2009[1]. En la urbo regule okazas futsalaj turniroj je lia nomo[25].

FamilioRedakti

Li estas edziĝinta, havas filinon kaj filon[12]. Lia patrino plu loĝas en Ukrainio[2].

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 Герой России Бочаров Вячеслав Алексеевич (ruse). Herooj de Rusio. Arkivita el la originalo je 2012-05-19. Alirita 2015-01-14.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Новый уровень. Герой России Вячеслав Бочаров. (ruse). Новый уровень (2014-03-22). Alirita 2014-01-18.
  3. 3,0 3,1 3,2 . Из списка павших исключить (ruse). Ruĝa Stelo (gazeto) (2007-01-31). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Встреча студентов и преподавателей московских колледжей с Героем России Вячеславом Бочаровым (ruse). Вера и время (2013-02-26). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 . Афганистан, Чечня, Беслан. Жизнь одного офицера (ruse). RIA Novosti (2014-02-16). Arkivita el la originalo je 2015-01-16. Alirita 2015-01-16.
  6. . Мужество: Из списков погибших исключен (ruse). Fratĉjo (2007-03). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  7. Бочаров Вячеслав Алексеевич (ruse). Центр военно-политических исследований. Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 Вячеслав Бочаров (ruse). Gazeta.ru. Arkivita el la originalo je 2015-01-16. Alirita 2015-01-16.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 . Вячеслав Бочаров: «Когда мы прилетели в Беслан, народ на нас смотрел, как на посланников небес» (ruse). Политическое образование (2011-08-31). Arkivita el la originalo je 2015-01-16. Alirita 2015-01-16.
  10. . Из списка погибших исключен. Фото. Видео. (ruse). Трибуна народа (2013-09-03). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  11. . Урок мужества ветеранов ВДВ и спецназа. 10.02.10. (ruse). Столичный информационный портал (2010-02-11). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 И. З. Фархутдинов, З. Ш. ЦыгановаБорьба с терроризмом в евразийском пространстве (ruse). Eŭrazia Jura Revuo. Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  13. . Герои нашего времени (ruse). Culture.ru (2013-12-09). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-18.
  14. 14,0 14,1 . Герой России Вячеслав Бочаров: «Лучшая помощь для беженцев — остановить войну» (ruse). Воронежский курьер (2014-07-04). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  15. . Кто, если не я? (ruse). Конкурс на соискание литературной Премии «Куликово поле» (2014-9-7). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-18.
  16. . Казацкие кресты — «боевым братьям» (ruse). Всероссийская общественная организация ветеранов «Боевое братство». Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 Формирование Общественной палаты Российской Федерации на 2014-2017 годы (ruse). Socia Ĉambro de Rusio (2014). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  18. Бочаров Вячеслав Алексеевич (ruse). Klubo de la Herooj de Sovetunio, honorigitoj de ĉiuj ordenoj de Gloro, kaj de la Herooj de Rusio (Moskvo kaj Moskva provinco). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  19. Новым первым заместителем секретаря ОП РФ стал Вячеслав Бочаров (ruse). Ридус (2014-11-28). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  20. Встреча с членами Общественной палаты Российской Федерации (ruse). Prezidanto de Rusio (2014-07-09). Arkivita el la originalo je 2015-01-15. Alirita 2015-01-15.
  21. . Вячеслав Бочаров, Герой России (ruse). СУПЕРОМСК (2013-10-29). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  22. О награждении Почетным званием «Рыцарь детства» В.А. Бочарова (ruse). Rusia Infanfonduso. Arkivita el la originalo je 2015-01-14. Alirita 2015-01-14.
  23. Премия 2013 (ruse). «Своя колея»: премия им. В. С. Высоцкого (2013). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
  24. Премия «Своя колея» ко дню рождения Владимира Высоцкого (ruse). Eurasian News Club (2014-04-08). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-18.
  25. В Донском прошёл мини-футбольный турнир среди школьников на Кубок Героя России Вячеслава Бочарова (ruse). Тульский футбол (2012-02-28). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.