Vjetnama Esperantista Junulara Organizo

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Vjetnamio, landa sekcio de TEJO

Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Vjetnamio. Ĝi fondiĝis en 2004 kaj ekde la jaro 2005 estas landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La asocio estas la junulara sekcio de Vjetnama Esperanto-Asocio, sed havas apartan asocian adreson.

Vjetnama Esperantista Junulara Organizo
landa sekcio de TEJO
Komenco 2004 vd
Lando(j) Vjetnamio vd
vdr

Laŭ informo de UEA el septembro 2011 la asocio havas 85 membrojn. En la jaro 2007 VEJO organizis unuan IJK-on Internacia Junulara Kongreso . En 2010 la asocio organizis "la unuan ekstran Komunan Seminarion" en Hanojo, Vjetnamio - ĝis nun la Komunajn Seminariojn krome kunlabore organizas Ĉina Junulara Esperanto-Asocio, Korea Esperanto-Junularo kaj Japana Esperanto-Junularo. Kaj en la jaro 2012 VEJO kaptis okazon organizi duan IJK-on ankaŭ en la ĉefurbo de la Lando, Hanojo.