Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vladimír Škuta (naskiĝis 26. 8. 1951, Skalica, Slovakio ) – estas slovaka esperantisto, fotisto kaj speleologo.

Vladimír Škuta
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1951 (1951-08-26) (72-jaraĝa)
en Skalica
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Biografio redakti

Eĉ V. Škuta naskiĝis en Transmontaro, la plej grandan parton de vivo vivis en Liptovský Hrádok. Dum 1970 – 1979 li vivis en Bratislavo. Li finis Elektroteknikan mezlernejon en Liptovský Hrádok. En Slovaka televido li laboris kiel teknikisto de transsendila ĉarego. Poste en entrepreno Tesla en L. Hrádok li laboris kiel mekanikisto. Li estis profesia fotoĵurnalisto en regiona gazeto „Liptov“. Nun laboras en vendejo.

Esperantisto redakti

Esperanton li komencis studi en 1980 en E-kurso en Liptovský Hrádok. Liaj instruistoj estis Marta Kepeňová, Anton Zachariáš kaj Milan Zvara. Li partoprenis Esperanto-ekspediciojn organizitaj de Milan Zvara en ĉebaltaj landoj (Litovio, Latvio, Estonio). Li partoprenis esperantajn biciklistajn vojaĝprojektojn „Laŭlonge ĉe Danubo“ kaj „Sukcena vojo“, kies estis ankaŭ kunorganizanto. Pri Esperanto kaj Esperanto-movado li publikigis en slovakaj gazetoj pli ol 100 kontribuojn. Li kontribuas al Esperantisto Slovaka kaj al ttt-paĝo de LEK. Liptova biblioteko de G. F. Belopotocký eldonis en 2006 lian esperantan bibliofilion „Vortobruoj“. Lia eldiraĵo estas: „Esperanto estas kiel muziko, ĉiuj komprenas ĝin“.

Fotisto redakti

V. Škuta estas de 1976 membro de Asocio de slovakaj fotistoj. Li ekspoziciis je multaj komunaj ekspozicioj en Slovakio kaj eksterlande. Liaj aŭtoraj ekspozicioj estis: • 1977 –Bratislava • 1979 – Bratislava • 1980 - Ružomberok • 2008 – Banská Bystrica Lia lasta fotoekspozicio okazis en 2011 en Liptovský Hrádok omaĝe al lia 60-a naskiĝtago. Dum vernisaĵo estis projekciita filmo pri V. Škuta „Oraj tranĉoj de V. Škuta“ de filmisto Lubor Patch. V. Škuta en fotokonkursoj ricevis multajn honorigojn.

redakti

V. Škuta komencis vizitadi grotojn kaj esplori ilin kiel bazlernejano en vilaĝo Kvačany, vizitante groton „Dúpna“ en Suchá valo. Poste sekvis longjara paŭzo kaj en grotojn li revenis en 1994. En tiu jaro kun sia filo Vlado j. komencis fotografi subteran mondon. De tiu tempo li regule vizitadis grotojn en valoj Jánska kaj Demänovská. Li estis kunorganizanto de V. SPELEOTENDARO en 2010, dum kiu gvidis fotografajn ekzercojn. Krom speleofotografaĵo li interesiĝas pri grotoj, kiel loko, kie vivas vespertoj. Dum vintro li mapigas grotajn vintrejojn de vespertoj.