Vladimír Němec

(Alidirektita el Vladimír NĚMEC)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ing. Vladimír NĚMEC (naskiĝis la 16-an de julio 1941 en Metylovice, mortis la 6-an de majo 2004 en Slovakujo) estis slovaka ĉeĥo, delegito kaj fakdelegito de UEA pri Esperanto-instruado kaj komputado en Žilina kaj komitatano A de 1988 ĝis 1992. Li multe aktivis en la sfero de faka lingvo kaj verkis ankaŭ konversacian libron.

Vladimír Němec
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1941 (1941-07-16)
en Metylovice
Morto 6-an de majo 2004 (2004-05-06) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Verkoj redakti

  • Perkomputila prilaborado de asocia membro-registro (Jozef Gera, Vl. Nêmec. - En: Apliko de komputiloj: kolekto de referaĵoj de la konferenco "Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko" okazinta 1981 08 14/17 en Žilina)
  • Eniga priserva subrutino de la datum-vidigilo SM 7202 en la operacia sistemo MOS 1S (En: Mikrokomputiloj, periferoj kaj aplikoj: prelegoj de Interkomputo, Budapeŝto 1982; p. 111 - 117)
  • Esperanto: la lernolibro por komencantoj kaj progresintoj (Žilina: Esperantský Klub, 2001. - 220 p.)
  • Konciza pritakso de fakaj aranĝaĵoj; Programsistemo por datumprilaboro - Prodat (En: Raciigo en scienco kaj tekniko: la prelegokolekto el la konferenco AEST; p. 5 - 15, 104 - 111)
  • Ni parolas Esperante: lernotekstoj por progresintoj (Poprad: Slovakia Esperanto-Asocio], 1990. - 301 p.) – bonega lernolibro, pritraktanta unuopajn bazajn fakojn de la homa agado kaj iliajn terminarojn; estis provite instigi la posedantinon de la aŭtorrajtoj, vidvinon post la aŭtoro, disponebligi la libron laŭ libera publika permesilo kun plano pri ciferecigo kaj enreta publikigo, la klopodo tamen estis sensukcesa.
  • Priservaj subrutinoj de la periferio en la operaciad-sistemo (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko: kolekto de seminariaj referaĵoj; p. 77 - 81)
  • Program-sistemo Conel (En: Apliko de komputiloj: kolekto de referaĵoj de la konferenco "Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko" okazinta 1981 en Žilina)
  • La subrutino de eligiloj en la operaciad-sistemo por regado de teknologiaj procezoj (En: Unua simpozio pri komputiko; p. 97 - 101)