Vladimír Surovček

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vladimír Surovček (naskiĝis la 16-an de marto 1944 ; mortis la 4-an de decembro 2009 , slovaka Esperantisto, organizanto, verkisto. Li estis kunfondinto kaj prezidanto de Esperanto-klubo en Liptovský Hrádok kaj kunfondinto de Liptova Esperanto-klubo kaj Mezslovaka Esperanto-Ligo (MEL). Sian artan senton li estis kapabla transformi en artajn bildojn, artfotografaĵojn kaj en Esperantajn tradukojn. Multe vojaĝis kaj partoprenis UK-ojn kaj naciajn kongresojn.

Vladimír Surovček
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1944 (1944-03-16)
Morto 4-an de decembro 2009 (2009-12-04) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr