Vladimir Korolenko

Rusa verkisto

Vladimir Galaktionoviĉ KOROLENKO (ruse Владимир Галактионович Короленко naskiĝis la 15-an/27-an de julio 1853 en Ĵitomir; mortis la 25-an de decembro 1921 en Poltava) estis rusia verkisto de ukraina deveno.

Vladimir Korolenko
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1853 (1853-07-15)
en Ĵitomir
Morto 25-an de decembro 1921 (1921-12-25) (68-jaraĝa)
en Poltavo
Tombo Poltavo Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj rusaukrainapola vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Ukraina Ŝtato
Ukraina Popola Respubliko
Ukraina Soveta Socialisma Respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Instituto de Teknologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Vladimir Korolenko
Familio
Gefratoj Korolenko, Julian Galaktionovych (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Evdokiya Ivanovskaya (en) Traduki (1886–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Sofya Korolenko (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
aŭtoro
prozisto
ĵurnalisto
aŭtobiografo
literaturkritikisto
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 1876 ĝis 1885 li estis en ekzilo en Siberio. Li 1889 li ekkonis Maksim Gorkij.

La asteroido 3835 Korolenko estis tiel nomita en lia honoro.

Li partoprenis en la gazeto Severni Vestnik.

En Esperanto aperis

redakti
 
La Senlingvulo, 1976.
„Ĝi unue priskribas la malgasteman nordan Siberion kaj due vive pentras popolanon. Bona traduko.“ (Georges Stroele en Esperanto, 1927, paĝo 64)

Recenzoj

redakti

Pri La Senlingvulo (dua eldono)

 
 La mondo Esperantista ŝuldas varman dankon al la S.A.T.-eldonejo pro la represo de ĉi tiu traduko. Ĝi aperis unue en 1922, sed (mi kredas) ne estis vendata en Anglujo, kaj antaŭ longe elĉerpiĝis. Inter aliaj verkoj de Korolenko tradukitaj en Esperanton estas La sonĝo de Makaro, Arbaro bruas, La fantomoj, Unu momento, kaj Paska nokto ; sed certe La Senlingvulo estas la plej grava. Maria Ŝidlovskaja estas konata kiel Esperanta stilistino: ni ŝuldas al ŝi interalie La sonĝo de Makaro, La Kapitanfilino, kaj Princo Serebrjamij.

En aldonita biografio ni vidas la aŭtoron kiel homon simpatian kaj bonfaran, kies idealo estis plenumi la postulojn de la konscienco, kaj kies plej bela verko estis lia propra vivo. La verko mem temas pri la aventuroj de tri simplanimaj Rusaj vilaĝanoj, vojaĝintaj Usonon, kaj kiom ili sukcesis aŭ ne sukcesis sin adapti al la nova medio, en lando, kie ĉio estas nekonata, fremda : fremda ĉielo, fremda naturo, fremda nekomprenebla gaĵeco, fremda sunsubiro, fremda maro —kaj fremda lingvo ! Por ne difekti la plezuron de la leganto, malkaŝante la historion, ni diros nur, ke ĉi tie ni havas libron, kies legado estas vera plezuro ; egale pro la literatura valoro de la verko kaj pro la boneco de la traduko. Kiel kutime en ĉi tiu serio, komitato ĝustigis kelkajn lingvajn detaletojn : tamen la teksto restas esence la sama : plejparte (tamen ne ĉiam) la korektoj faritaj estas plibonigoj.

De lingva vidpunkto oni povas nur laŭdi la tradukon. Notindaj esprimoj : brubolis la oceano ; rigardi el post nubo; soni de post monto ; tio kaj jeno (this and that) ; porĉiamaj amikoj ; ĝisteraj salutoj[...] 
— La Brita Esperantisto - Numero 419, Marto (1940)

Eksteraj ligiloj

redakti

Rete legeblaj verkoj

redakti