Vladimir Fjodoroviĉ Luginin (1834-1911) estis (ruse Владимир Фёдорович Лугинин) fiziko-kemiisto kaj revoluciulo[1], fondinto de la unua termokemia laboratorio en Rusio, studento en la Milita Akademio pri Artilerio de Mikhail Kalinin[2]. Dum la Krimea Milito (1853-1856) li partoprenis en la defendo de Sevastopolo. En 1853, li diplomiĝis en la Miĥailovskaja Lernejo pri Artilerio kaj en 1858 en la Miĥailovskaja Milita Akademio pri Artilerio. Inter 1862 kaj 1867 li studis en la Universitatoj de Hajdelbergo kaj Parizo. Li kreis sian propran laboratorion en Sankt-Peterburgo kie li disvolvis plurajn studojn pri la brulvarmo de kelkaj organikaj substancoj. En 1899 li estis omaĝita per la titolo de honora profesoro en la Universitato de Moskvo.

Vladimir Luginin
(1834-1911)
Milita akademio pri artilerio de Mikhail Kalinin
Milita akademio pri artilerio de Mikhail Kalinin
Persona informo
Naskiĝo 1-a de junio1834
en Moskvo,  Rusio
Morto 26-a de oktobro 1911
en Parizo,  Francio
Lingvoj rusafranca vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Milita akademio pri artilerio de Mikhail Kalinin
Universitato de Moskvo
Universitato de Parizo
Universitato de Hajdelbergo
Akademio pri Milita Medicino de Sankt-Peterburgo
Familio
Patro Q122382284 vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo termokemiokemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Selektita verkaro redakti

 
Sieĝo de Sevastopolo, kie li partoprenis.
  • «Исследование строения миндальной кислоты», 1866; (Esploro pri la strukturo de la mandelata acido)
  • «Синтез диэтил-толуола» (Sintezo de la duetil-tolueno, 1866).
  • «О коэффициенте абсорбции газов под давлением и о законе Генри» (kune kun Ĥanikova, «Ann. de Chim. et d. Phys.», Pri la koeficiento rilate al la gasaj absorbado kaj premo kaj la Leĝo de Henriko, 1867);
  • «О влиянии замещения атомов водорода в молекулах электро-положительными и электро-отрицательными элементами и группами на тепло, выделяемое при соединениях» («Ann. de Ch. et de Phys.», Pri la efekto de substituado de hidrogenaj atomoj sur molekuloj de elektronpozitivaj kaj elektronegativaj elementoj, 1879);
  • «Описание главнейших методов определения теплоты горения органических соединений». 1894; 1896 (Priskribo je la plej gravaj metodoj rilate al la taksado de brulvarmo pri organikaj kombinaĵoj)
  • «Etude des chaleurs latentes de vaporisation des liquides» («Ann. d. Ch. et d. Phys.», Studo pri la latentaj varmoj je kelkaj substancoj de la organika kemio kun alta bolpunkto, 1896 kaj 1898);
  • «Etude des chaleurs latentes de vaporisation de quelques nitrites» («Arch. d. sciences phys. et nat. de Genève», Studo pri la vaporigaj latentaj varmoj de kelkaj nitridoj 1900).
  • «Chaleurs latentes de vaporisation de quelques substances de la chimie organique à point d’éboullition élevé» (Latentaj varmoj je vaporigado pri kelkaj substancoj de la organika kemio kun alta bolpunkto, 1902);
  • «Краткий курс термохимии». — Moskvo, 1903 (Mallonga kursopri termokemio)
  • Лугинин В. Ф., Щукарев А. Н., «Руководство к калориметрии». — 1905 (Kompendio pri kalorimetrio)
  • «Синтез бромо-куминовой кислоты» и (совместно с Лицманом); (Sintezo de la bromokuma acido - kune kun Lietzmann)
  • «О теплоте образования хлор- бром- и йод-ангидридов, а также ангидридов кислот жирного ряда»; (Pri la formadovarmo de kloro-jodo kaj la bromaj anihidridoj, anhidridoj kaj grasacidoj)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Chemistry in the Soviet Union, John Turkevich, 1965.
  2. fondita de la granda duko Miĥail Pavloviĉ (1798-1849)