Vladimir Voroŝilov

Vladimir VOROŜILOV(ruse Владимир Яковлевич Ворошилов; 18-a de decembro 193010-a de marto 2001) estis rusia televida reĝisoro, inventinto de la intelekta ludo "Kio? Kie? Kiam?". Pli frue estis pentristo, laboris en kelkaj teatroj. La ludon "Kio? Kie? Kiam?" Voroŝilov mem gvidis dum 25 jaroj, ekde la unua rekta elsendo la 4-an de septembro 1975 ĝis la solena jubileo fine de 2000, post kiu li tre baldaŭ mortis; nun la ludon en televido gvidas lia adopta filo Boris Krjuk.

Vladimir Voroŝilov
Persona informo
Naskonomo Владимир Яковлевич Калманович
Naskiĝo 18-an de decembro 1930 (1930-12-18)
en Simferopolo
Morto 10-an de marto 2001 (2001-03-10) (70-jaraĝa)
en Peredelkino, Moskva provinco,  Rusio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Vagankovo-tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusioUkrainio vd
Subskribo Vladimir Voroŝilov
Familio
Edz(in)o Nataliya Stetsenko vd
Infanoj Kryuk Boris Aleksandrovich vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • pentristo • teatra reĝisoroprezentisto • televida prezentisto • scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde 1977 Vladimir Voroŝilov forlasas la kadron, por reaperi nur en 1987 [1]. Dum tiuj 10 jaroj oni aŭdas sole lian voĉon, kiu komentas la ludon, starigas demandojn, ktp. Dum pli ol 10 jaroj oni nomis Voroŝilov "Inkognito el Ostankino"[1], ĉar dum la tuta tempo neniu vere sciis, kies voĉo sonis dum la ludo kaj kiu juĝis tiun ludon.

Onidire Voroŝilov mem plurfoje diris [1], ke astrologoj aŭguris al li, ke la elsendo daŭros nur dum 25 jaroj. Li pravis tiurilate, ĉar post kiam la ludo solene festis sian 25-jariĝon (septembro 2000) kaj Voroŝilov anoncis sian retiriĝon de la ludo (kaj fakte forlasis ĝin), li subite mortis pro vasta infarkto de miokardo en sia somerdomo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-05-03. Alirita 2006-07-24.