Vladivostoko
Vladivostoko[1] (ruse Владивосто́к [vlədʲɪvɐˈstok], laŭlitere "Reganto de la oriento") estas marborda urbo kaj la plej grava havenurbo kaj mararmea haveno de Rusio ĉe la Pacifiko. Ĝi estas la administra centro de la Ĉemara regiono, ĉefurbo de Ekstremorienta federacia distrikto kaj sidejo de diversaj civilaj kaj armeaj flotoj. Vladivostoko estas industria urbo kun 578 100 loĝantoj (stato je 2004).
Vladivostoko | ||
ruse Владивосток, angle Vladivostok, ĉine 海參崴 | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Владивосток | ||
Lando | Rusio | |
---|---|---|
Teritorio | Fora Oriento Siberio | |
Regiono | Ĉemara Regiono | |
Federacia regiono | For-orienta fed. regiono | |
Historiaj regionoj | Dinastio Yuan, Rusia Imperio | |
Fervojo | Transsiberia fervojo | |
Oceano | Pacifiko | |
Situo | Vladivostoko | |
- alteco | 40 m s. m. | |
- koordinatoj | 43° 08′ 00″ N 131° 54′ 00″ O / 43.13333 °N, 131.90000 °O (mapo) | |
Areo | 600,0 km² (60 000 ha) | |
Loĝantaro | 580 800 (2007) | |
Denseco | 968 loĝ./km² | |
Estiĝo | 1860 | |
Horzono | VLAT (UTC+11) | |
Poŝtkodo | 690xxx | |
Telefona antaŭkodo | (+7) 4232 | |
Aŭtokodoj | 25, 125 | |
Situo enkadre de Rusio
| ||
Situo enkadre de Ĉemara Regiono
| ||
Situo enkadre de Azio
| ||
Vikimedia Komunejo: Владивосток | ||
Retpaĝo: www.vlc.ru | ||
Geografio
redaktiLa urbo situas sur la duoninsulo de Muravjov-Amurskij kaj insuloj en la golfo de Petro la Granda de la Japana Maro.
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 7 horoj (en jaro 2005).
La urbo gravas pro sia proksimo al Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Tie troviĝas la orienta fino de Transsiberia fervojo.
Historio
redaktiLa urbo estis fondita en 1860. Ĝi havas urban statuson ekde 1880. Ekde 1888 ĝi estas la administra centro de la Ĉemara provinco kaj ekde 1938 ankaŭ tiu de la Ĉemara regiono. Vladivostoko iam estis floranta internacia havenurbo kie eksterlandanoj nur parte au tute ne pagis doganajn impostojn. Komence de la 20-a jarcento 80% de la urbanoj estis eksterlandanoj, precipe ĉinoj kaj koreoj. En 1920 aperis Respubliko de Fora Oriento kun plureco de politikaj partioj. Restarigo de la centra potenco en 1922 fare de bolŝevikoj grave damaĝis ekonomian aktivadon. Multaj eksterlandanoj estis arestitaj kaj enprizonigitaj[2]. Intertempe la ĉinoj, sed ankaŭ kirgizoj kaj koreoj, grandkvante revenis kiel gastlaboristoj kaj migrantoj dum la rusa loĝantaro malkreskadas pro elmigrado, ĉefe al Eŭropa Rusio.
Kodoj
redaktiKodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 05401.
La interurba telefona kodo estas 4232, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
Ekonomio
redaktiEn la urbo svarmas aŭtoj importitaj el Japanio, en kiuj la stirilo troviĝas dekstraflanke, kio laŭdire foje kaŭzas akcidentojn. La kvanto de tiaj aŭtoj malkreskis post altiĝo de respektivaj doganimpostoj.
Ekologio
redaktiLa urbo havas malbonan reputacion rilate al la aerpoluado pro la multaj poluigaj fabrikoj.
Turismo
redaktiVladivostoko posedas konstruaĵojn en ĉiaj stiloj: jugendstil, viktoria stilo kaj eklektikaj novstiloj. Nur unu strato estas senaŭtigita (strato de A. Fokin) kaj gastigas plurajn butikojn kaj trinkejojn. Inter vizitindaĵoj rimarkindaj estas 'Artetage', artgalerio en la dezajna fakultato de la Teknika Ŝtata universitato de la Fora Oriento, ĉar ĝi kreiĝis el kolekto de malpermesita arto de sovetia epoko[3].
Klimato
redakti- Vintro: ĝis −20° Celsiuso
- Somero: ĝis 25° Celsiuso en aŭgusto
Referencoj
redakti- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Vladivostok/o
- ↑ (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostoko (Op weg naar Vladivostok), p. 171, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6
- ↑ Herman Vuijsje, p. 173
Vidu ankaŭ
redakti- For-Orienta Federacia Universitato
- Internacia Flughaveno Vladivostoko
- Tramtransporto en Vladivostoko
- Trolebusa transporto en Vladivostoko
- Vladivostok (stacidomo)
- Vtoraja Reĉka (stacidomo)
Ĉefurbo: Vladivostoko
Arsenjev | Artjom | Bolŝoj Kamen | Fokino | Dalnegorsk | Dalnereĉensk | Lesozavodsk | Naĥodka | Partizansk | Spassk-Dalnij | Ussurijsk | Vladivostoko