Vlado Jukl

(Alidirektita el Vlado JUKL)

Prof. Vladimir Jukl ankaŭ konata kiel Vlado JUKL, naskiĝinta la 12-an de februaro 1892 en Mannheim (Germanio) kaj morta en la 1-a de majo 1949, estis ĉeĥoslovaka esperantisto kaj profesoro ĉe la Komerca Akademio en Bratislava. Li estis funkciulo de diversaj Esperanto-organizaĵoj, dum 1911-1913 ankaŭ en Rusio. Vlado Jukl instruis Esperanton dum vico de sinsekvaj jaroj en sia lernejo, kaj ekde 1933 estis kunlaboranto ĉe la Esperanto-radiodisaŭdigoj en Bratislava.

Vlado Jukl
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1892 (1892-02-12)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vladimir Jukl estis profesoro de la Ĉsl. ŝt. komerca akademio en Bratislava, inspektoro de Esperanto kaj stenografio por la fakaj lernejoj en Slovakio, lektoro de stenografio ĉe la komerca kaj teknika altlernejoj en Bratislava. Ankaŭ sur la kampo de stenografado ludis li rolon kiel vicprezidanto de la Slovakia stenografia konsilantaro kaj kunredaktoro de la stenografia revuo.

Li esperantistiĝis en la jaro 1909. Antaŭ la unua mondmilito li gvidis jam kursojn en Kievo kaj Moskvo. Jam antaŭ 27 jaroj li komencis instrui Esperanton en la komerca akademio en Bratislava, kiel oficialan, sed nedevigan lernobjekton. Li estis kunfondinto de la Esperanto-Klubo en Bratislava, vicprezidanto de SES, komitatano de EAĈSR, gvidanto de la Ekzamena komisiono de SEI. Sian E-bibliotekon li donacis al la Klubo en Bratislava.