Vlastimil Brodský

Vlastimil BRODSKÝ (* 15-an de decembro 1920 en Hrušov, hodiaŭa Ostrava-Hrušov, Ĉeĥa Silezio; † 20-an de aprilo 2002 en Slunečná pro memmortigo) estis unu el la plej famaj ĉeĥaj film- kaj televidaktoroj.

Vlastimil Brodský
Persona informo
Vlastimil Brodský
Naskiĝo 15-an de decembro 1920 (1920-12-15)
en Hrušov
Morto 20-an de aprilo 2002 (2002-04-20) (81-jaraĝa)
en Slunečná
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥio vd
Subskribo Vlastimil Brodský
Familio
Edz(in)o Božena Brodská • Jana Brejchová vd
Infanoj Marek Brodský • Tereza Brodská vd
Parencoj Petra Černocká vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • scenaristo • televida aktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1944– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Parencaro
edzino
edzino
filo
filino
kuzino

Biografio redakti

Vlastimil Brodský naskiĝis en 1920 en Hrušov kiel filo de teatra aktorino. Jam infanaĝe li entuziasmiĝis pri aktorado; ankoraŭ dum sia lerneja epoko li ricevis unuaj instruojn pri aktorado, de Emil František Burian. En la teatro de BURIAN poste ricevis, en aĝo de 19 jaroj, Vlastimil Brodský la unuan rolon. Brodský tie laboris ĝis eble 1940; tiam la komunisto Burian arestiĝis.

Brodský ŝanĝis al la Vétrinik-teatro, aktoris en la urba teatro de Prago kaj en la armea teatro; en 1945 li revenis al la ensemblo de Burian. De 1948 ĝis 1990, dum tiom multe da jaroj, li havis engaĝon ĉe la Praga teatro apud la vitejoj.

Ekde 1946 li filmaktoris, ekde mezo de la 1950-aj jaroj kun pli grandaj roloj. Ofte li aktoris en porinfanaj kaj fabelfilmoj, ekzemple la ĉeĥaj televidserioj »Pan Taŭ« kaj »La vizitantoj« (»Návštěvníci«). Plej li famiĝis – ankaŭ internacie – per la korpigo de la juda flanbakisto en la filmo »Jakobo la mensoganto« (»Jakob der Lügner«, de la orientgermana reĝisoro Frank Beyer – la unua orientgermana filmo kiu proponiĝis pro la »Oskar«-filmpremio). Por tiu ĉi rolo Brodský ricevis premion »Arĝenta Urso« de la okcidentgermana filmfestivalo »Berlinale« 1975 kaj orientgermanan »Nacian Premion de GDR«.

En GDR li kunaktoris en filmkomedio »Ho, doktoro!« kune kun la ege ŝatata kaj kapabla aktorino Agnes Kraus.

Eĉ tre maljune li aktoris en multaj filmoj kaj televidaĵoj.

Brodský dufoje edziĝis; la dua edzino estis la granda ĉeĥa filma stelulino Jana Brejchová. Lia filo el la unua geedziĝo Marek Brodský estas aktoro kaj verkisto. Ankaŭ lia filino Tereza Brodská estas fama aktorino.

Filmografio (ekzemploj) redakti

Eksteraj ligiloj redakti