Voĉo

Vikimedia apartigilo
  • Gramatika voĉo estas verba fleksio montranta, ĉu la ago esprimata de la verbo estas farata aŭ ricevata de la subjekto: aktiva, meza, pasiva, refleksiva kaj malpasiva estas kvin malsamaj gramatikaj voĉoj.
  • Voĉdono estas esprimo de la opinio de ĉiu pri demando, decido aŭ elekto, balotado.
  • Voĉo estas esperantlingva gazeto.
  • Voĉo rilatas al sonoj farataj de aero elblovita el la homaj pulmoj kaj vibrigitaj de la laringo, uzataj en parolo, kanto, krio (ankaŭ ĉe bestoj); soprano, mezosoprano, aldo, tenoro, baritono, baso estas la malsamaj registroj de kantistoj kaj kantistinoj.
    • Voĉkordo estas ĉiu el ambaŭ membranaj tendenoj de gloto, per kies vibrado kaj streĉado produktiĝas la voĉo,
    • Brustvoĉo estas malpli alta parto de voĉa son-amplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la brusto,
    • Kapvoĉo estas pli alta parto de voĉa son-amplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la kapo,
    • Mezvoĉo estas la mezalta parto de voĉa son-amplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la laringo.
  • Voĉo estas sono, modulita laŭ muzika gamo kaj alkonformigita al muzikinstrumento.

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri voĉo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof [1]:

  •  
     Havi la ĉefan voĉon. 
  •  
     Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-28.