Voandzeo
Voandzeo (Vigna subterranea) aŭ terpizo estas laŭ NPIV „specio de vigno. Ĝi estas tropika plujara herbo, kies globforma, unusema guŝo enteriĝas same kiel arakido, jejma en orienta Afriko, kultivata en la tropikaj regionoj (precipe Afriko) por la nutraj semoj, kiujn oni diversmaniere preparas por manĝaĵo. Sinonimo: ternukso“. La genro apartenas al la subfamilio de la Faboideae ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae aŭ leguminosae) .
Voandzeo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vigna subterranea (L.) VERDC. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas tipa „sekplanto“, kiu ŝatas aridajn grundojn kaj klimaton.
Priskribo redakti
La terpizo estas malalte rampanta herba planto.
Ĝi formas ĉ. 4 cm longajn guŝojn kun ĉ. 1 cm grandaj semoj de diversaj koloroj (hela, ruĝa, nira, makulita). La guŝoj kreskas, same kiel ĉe la arakido, sub la grundo. Tio evitu, ke dum savana incendio la semoj forbrulas.
Utiligado redakti
La junaj guŝoj kaj la sekigitaj semoj estas uzataj. La semoj povas esti kuiritaj mole aŭ eblas fari el ili farunon.
Sistematiko redakti
Vigna subterranea apartenas la la sekcio Vigna en la subgenro Vigna ene de la genro Vigna. Sinonimoj por Vigna subterranea (L.) VERDC. estas: Glycine subterranea L. (BASIONYM), Voandzeia subterranea (L.) THOUARS EX DC. [1]