Borrenes [boREnes] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan. En la blazono videblas la tipa rura konstruaĵo "palloza".

Borrenes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24443
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 304  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 6° 44′ U (mapo)42.491388888889-6.7261111111111Koordinatoj: 42° 29′ N, 6° 44′ U (mapo) [+]
Alto 556 m [+]
Areo 36,38 km² (3 638 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Borrenes (Provinco Leono)
Borrenes (Provinco Leono)
DEC
Borrenes
Borrenes
Situo de Borrenes
Borrenes (Hispanio)
Borrenes (Hispanio)
DEC
Borrenes
Borrenes
Situo de Borrenes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Borrenes [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Centro de la Kaŝtanarbo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Borrenes, La Chana, Orellán, San Juan de Paluezas kaj Voces, okupas totalan areon de 36,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 306 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 136 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas okcidente kun Galegio.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti