Vojaĝo al Kazohinio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vojaĝo al Kazohinio estas romano verkita de Sándor Szathmári en la hungara lingvo, kaj ankaŭ en Esperanto. La hungara versio aperis en 1941 kaj la Esperantan eldonis SAT en 1958, kiu senŝanĝe ĝin reeldonis en 1998. En 2021 aperis nova eldono de SAT kaj Bjalistoka Esperanto-Societo kun antaŭparolo de Carlo Minnaja[1].

Vojaĝo al Kazohinio
Vojaĝo al Kazohinio
Vojaĝo al Kazohinio
Aŭtoro Sándor Szathmári
Eldonjaro 1941
Aliaj eldonoj 1958 (1-a esperanta eldono), 1998 (2-a SAT-eldono), 2021 (3-a eldono de SAT kaj BES[1])
Urbo Orleano (por la eldono de 1958)
Eldoninto SAT
Paĝoj 315
vdr

Priskribo redakti

Ĝi estas utopio/malutopio modelita parte laŭ La vojaĝoj de Gulivero de la irlandano Jonathan Swift, pro kio la verko eniras en librotipoj kaj utopioj kaj vojaĝlibroj. Fakte, kvankam la deklarita tempo de la romano estas 1935, la rakontanto kaj ĉefrolulo prezentas sin brita kuracisto nomata Gulivero kaj mencias siajn antaŭajn vojaĝrakontojn. Laŭ la ekzemplo de Swift la elira situacio estas pereo de ŝipo. Gulivero saviĝas kaj atingas nekonatan landon, la landon de la hinoj; tie vivas ankaŭ alia tre malsama popolo, nome la behinoj, kaj Gulivero komparas la spertojn travivitajn loĝante inter ambaŭ. Laŭ tio la romano de la hungara verkisto plej similas al la kvara vojaĝo de Gulivero, en kiu la tre inteligentaj kaj virtaj houjhnhnmoj estas komparataj kun la brutecaj jahuoj. Malkiel en la verko de Swift, la hinoj estas teknologie pli evoluintaj ol la ekstera mondo, kaj la behinoj ne estas servistoj kiel la jahuoj sed vivas aparte. La plej granda diferenco kun Swift estas la morala dubsenseco: la ŝajne perfekta vivo de la hinoj estas malhumana kaj neeltenebla por Gulivero, tiel ke li elektas vivi inter la behinoj, kiuj ŝajnas pli homecaj; tamen la behina kulturo montriĝas tute malracia kaj malpraktika. En ĉi tiu dua parto la romano draste turniĝas el utopio en satiron kaj sekve pli similas al la verko de Swift, ĉar ĉiu frenezaĵo de la behinoj sufiĉe travideble maskas diversajn flankojn de la eŭropa vivmaniero kiel religion, parlamentismon, militon, arton, seksajn morojn, filozofion...

Enhavo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Inter la hinoj redakti

Britio deklaras militon al Italio kaj Gulivero rekrutiĝas al krozŝipo. En la Hinda Oceano lia ŝipo estas bombardata kaj sinkas. Per savboato li alvenas al nekonata insulo, kies loĝantoj, la hinoj, ĉiuj vestas same, loĝas en tute similaj domoj kaj kondutas silente, sen sociaj konversacioj. Ĉar ili ne uzas monon, restoracioj, fervojoj kaj vendejoj estas senpagaj. Li estas ekzamenata de kuracistoj kaj sendata al la instruisto Zatamon, kiu instruas al li la hinan lingvon, kaj la kernan koncepton de la hina mondobildo: la kazoo. Kiuj malobeas la kazoon estas nomataj behinoj; kiuj ankoraŭ devas lerni ĝin estas la belohinoj. Gulivero ricevas belohinan legitimaĵon kiu rajtigas lin ricevi respondon al demandoj starigotaj al kiu ajn hino.

Baldaŭ Gulivero lernas ke inter la hinoj ne ekzistas sociaj klasoj nek fakte sociaj rilatoj, individueco, amikeco aŭ malamikeco. Privata posedaĵo ne ekzistas. Fabrikoj kaj terkulturistoj produktas sen salajro kaj ĉiu rajtas senpage preni varon el magazeno, sen ke iu ajn provu akapari. Ĉiuj laboras, ĉar la produktado de necesaĵoj estas la celo de ilia vivo kvankam ne okazas ekstera komerco nek krizoj pro troa produktado. Ili ja konas la ripozon sed ne la distrojn; eĉ la ludoj ne ekzistas, ĉar mankas al ili la instinkto konkuri. Artoj, muziko, beletro, historio, filozofio kaj sociaj sciencoj ne ekzistas: la bibliotekoj enhavas nur teĥnikajn fakojn. Teknologie, ili superas la eksteran mondon je cent jaroj proksimume. Hinoj havas nenian ŝtatan organizon: efektive ili estas anarĥiistoj. Fine montriĝas ke ne ekzistas ĉe ili familia aŭ patruja amo, ĉar kaj amo kaj malamo estas ambaŭ rigardataj kazi, tio estas, malesto de kazoo. La hina lingvo malhavas vortojn por «neekzistantaj aferoj» kiel animo aŭ belo.

Gulivero spertas la enuon de neniofarado kaj enposteniĝas en hospitalo, sed forlasas tiun laboron malkovrinte kun abomeno ke la hinoj «ĉesigas» aŭ eŭtanazias la nekuraceblajn pacientojn kaj ke la kadavrojn nekropsias infanoj por lerni pri la homa korpo. Poste li eklaboras en teksfabriko, sed ankaŭ tie li enuas freneze, ĉefe pro manko de amikeco kaj homa varmo. Li ekkonas hininon, Zolema, en kiu li provas veki seksan fidelecon kaj romantikan amon, malsukcese; fine riveliĝas ke ŝi laboras en fabriko kie kadavroj estas «prilaborataj» kaj reutiligataj. Post nerv-atako, li plendas al Zatamon ke hinoj vivas neestantan malplenan vivon. Zatamon kontraŭargumentas ke nur ne-hinoj vivas tian vivon, ĉar ili baraktas kaj batalas por idealoj nomataj «religio», «standardo», «amo», «belo», kiuj estas nur vortoj kaj neekzistantaj neniaĵoj ekster la materia vivo; ankaŭ en amo, studo, arto kaj ludo la atingo de la celo lasas la nehinojn malkontentaj, tiel ke ili devas ĉiam starigi al si novajn neatingeblajn celojn por vivi, ekzemple naski kaj eduki proprajn gefilojn. Fine asertas, ke instinktan deziron al neestantaj aferoj sentas ankaŭ la behinoj. Tial Gulivero petas esti enlasata en la behinan kolonion.

Inter la behinoj redakti

La behina kolonio similas al frenezulejo. Kiam hinoj montras nekuraceblan fiksiĝon al «neestantaj aferoj» aŭ nepraktikaj agoj, la aliaj hinoj internigas ilin en la beninejon. Tie la hinoj provizas la behinojn per manĝaĵo kaj vestaĵo, ne enmiksante sin en la disvolvado de tipaj behinaj «manioj». La behinoj parolas la hinan lingvon, sed kun la aldono de multaj vortoj kiujn Gulivero ne tradukas ĉar ne sukcesas kompreni. La vorto kave, ekzemple, signifas ion similan al honto, sed anstataŭ sekson aŭ ekskrementon ĝi koncernas la manĝaĵon, kiun behinoj nomas per la eŭfemismo spiritualaĵo, pro kio la signifo de kave pli similas al «tabuo». Klarigi tiujn vortojn kondukas al malvirta cirklo; ekzemple: ia ago estas ketni ĉar oni devas ĝin fari tiel, kaj inverse, tiel oni devas ĝin fari ĉar ĝi estas ketni.

Malkiel la hinoj, la behinoj ridas, kantas, babilas kaj salutas unu la alian, kaj Gulivero amikigas du behinojn, Zemoki kaj Zeremble. La behinoj havas kulturon, kiu mankas al la hinoj, kaj aferojn supraĵe similajn al arto, literaturo, historio, filozofio, mitologio kaj religio, sed ties karaktero ŝajnas al Gulivero kaprica, superstiĉa, malracia kaj nekomprenebla. La behinoj estas dividitaj en du behaoj, kiuj senkompate malamas kaj batalas unu la alian por defendi la anebaojn, aŭ primortindajn nemateriajn sanktaĵojn; la behao mem plu duoniĝas en blu-orelulojn kaj flav-orelulojn laŭ ilia adeptiĝo al la ideoj de la Lifto-Majstro. La kolonio estas teokratio regata de pastra elito, la betikoj, kiuj konfiskas ĉies manĝaĵojn kaj redistribuas ilin laŭ sia kaprico; mono, salajroj kaj riĉuloj ekzistas. Gulivero spertas malsaton kaj malkomforton, kiujn li estis forgesinta inter la hinoj. Fakte la behinoj kredas ke ilin nutras ne la manĝaĵo sed la flavaj ŝtoneroj rite disdonataj de la betikoj; la betikoj ankaŭ rite bruligas la novajn vestaĵojn transdonatajn de la hinoj, dum ĉiuj hinoj devas vesti sin per ĉifonoj. Ĉiuj flankoj de la behina kulturo konfliktas kun la konstatebla realo kaj la praktikaj bezonoj de la vivo, ĉar laŭ la behinoj la homo havas ne nur okulojn sed ankaŭ bruhuon, kiu estas pli grava.

Gulivero provas klarigi al la flavoreluloj la instruon de la Lifto-Majstro pri la utileco de liftoj sed ne estas komprenata. Li konkludas, ke la baza elemento de behineco estas la malamikado unu kontraŭ la alia; ĉiu grupo de behinoj havas propran ideologion el maniaĵoj, sed ili elcerbumas la maniaĵojn por la batalo mem, nur por diferenci inter si. Poste li provas komenci amrilaton kun behinino Zukrula, sed fiaskas ĉar ambaŭ seksojn obsedas perversioj kaj tabuoj koncernantaj manĝadon kaj ne tiom interesas ilin sekso kaj amo: behinoj pagas al behininoj por manĝi antaŭ ili anstataŭ por seksumado.

Fine eksplodas bukuo aŭ sankta eksterma milito inter la du behaoj. Ĝuste kiam la behinoj estis bruligontaj Guliveron sur ŝtiparo pro lia rifuzo partopreni, la hinoj intervenas. Tiam Gulivero konsilas al la hinoj okazigi balotadon inter la behinoj por apartigi tiujn dezirantajn bukuon disde la pacemuloj. Tamen la batalemuloj, anstataŭ ekstermi unu la alian, atakas Guliveron kaj volas ekstermi la rifuzintajn «perfidulojn». Tiam la hinoj denove intervenas kaj «ĉesigas» la batalantojn gasumante ilin.

Fino redakti

Denove inter la hinoj, Zatamon rakontas al Gulivero la originon de la du socioj: la prapatroj de hinoj estis behinoj, sed evoluo aŭ mutacio forigis la instinktojn al batalemo kaj konkuremo. Behineco ankoraŭ ekzistas en hinoj kiel recesiva geno, pro kio necesas apartigi la homozigotulojn kiuj fariĝas behinoj por ke iliaj genoj estu elsarkataj el la hina raso. Zatamon plu diras, ke Gulivero ne rekonis sian propran medion inter la behinoj, ĉar lia kulturo diferencas de la behinoj laŭ la formo, same kiel oni ne konas sian voĉon ĉar ĉiam aŭdas ĝin elinterne, tra sia kranio; Gulivero mem diris iam al Zatamon ke la esenco de la vivo ne estas la hospitalo, fabriko, pano, sano, sed la «animo». Ankaŭ lia raso devas sin elimini el la estanta mondo, por ke la kazoo povu evoluigi la harmonian rasformon.

Antaŭ tiaj vortoj, Gulivero indignas kaj decidas reiri hejmen. Li mem pretigas al si boaton, eliras al la maro, kaj renkontas britan militŝipon. En bankedo kun la oficiraro, li varme esprimas sian intencon vivi kaj morti por la brita standardo kaj la Biblio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Literaturaj modeloj redakti

La evidenta influo de Swift ne atingas ĉi tiun romanon nur rekte, sed ankaŭ tra la modelo de hungara aŭtoro kaj tradukinto de Swift Frigyes Karinthy, kies du romanoj Vojaĝo en Faremidon (1916) kaj Kapilario (1921) ankaŭ prezentas sin kiel «novaj vojaĝoj» de Gulivero; ĉar la unua prezentas utopian socion de robotoj dum la dua estas kontraŭvirina satiro, ili similas ne nur laŭ enhavo sed ankaŭ laŭ stilo al la du partoj de la romano de Szathmári. «Karinthy estis mia spirita patro», diris Szathmári, laŭ citaĵo de Dezső Keresztury en lia postparolo al la anglalingva eldono de Vojaĝo al Kazohinio.

Ankaŭ estas ofte rimarkigataj similecoj kun Brave New World de la brita verkisto Aldous Huxley, samtempulo de Szathmári, kies hungara traduko aperis en 1934. Kiel en tiu verko, kunekzistas du ege malsimilaj socioj, la unua tre evoluinta, la alia retrostaranta, ne intermiksitaj kiel ĉe Swift sed apartigitaj kiel ĉe Huxley. Tamen, Kereztury citas nean aserton de Szathmári: «Mi skribis vojaĝon al Kazohinio du jarojn antaŭ ol Brava Nova Mondo aperis. Mi ne povus imiti ĝin pli perfekte se mi estus provinta. Ĉiukaze estis mia bonŝanco ke mi ĝin imagis du jarojn antaŭe, ĉar ili tiel similas ke mi neniam estus tiel kuraĝa verki Vojaĝon al Kazohinio leginte Bravan Novan Mondon unue.» Ĉiukaze estas ankaŭ grandaj diferencoj inter la du verkoj kaj ili estas fundamente malsamaj laŭ stilo, enhavo kaj celo: ĉe Huxley la estonta utopio estiĝas per teknologia manipulo kaj kontraŭo de bazaj homaj instinktoj, dum la hinoj denaske posedas sian karakteron; ankaŭ ilia strikta egaleco malsimilas de la kastisma socio en Brava Nova Mondo.

Literaturaj rimedoj redakti

 
Kovrilpaĝo de la eldono de 1998.

Krom la ideologia enhavo, kiel literatura verko, tiu romano ĝuas rakontajn epizodojn, kiel kaj komenco kaj fino, ankoraŭ kaj jam en la brita socio, de kie devenas la ĉefrolulo. Tiam bonhumoro kontrastas kun serioza baza enhavo, ĉefe kiam oni parolas pri la edzino de la ĉefrolulo. Aliaj interesaj partoj estas la interkonatiĝoj kun hinaj kaj behinaj roluloj, kvankam tre simplaj laŭ siaj devenoj, kaj la amaj, amoraj kaj seksaj spertoj, ĉiuj malsukcesaj.

Laŭ lingvo la vortuzado estas taŭga eĉ kiam oni perdigas la leganton per abundo de neologismoj per kiuj kaj la hinoj kaj la behinoj nomas siajn strangajn vivkonceptojn kaj ideerojn. Per tiuj neologismoj, devigante Guliveron kaj la leganton agi kiel antropologoj lernantaj novajn lingvon kaj kulturon, Szathmári sukcesas distancigi nin disde la kutimoj de la moderna okcidenta civilizacio kaj elmontri ilian fundamentan neraciecon, por ke ni vidu ilin per fremdaj okuloj.

La romano ankaŭ montras interesan refleksivecon: en iu ĉapitro la rolulo Zemoki legas la taglibron de Gulivero (fakte la skizon de la romano mem) sed ne kapablas rekoni eĉ sian propran priskribon; anstataŭe li ridas kaj kredas la libron amuza fikcio.

Komentoj kaj interpretoj pri la libro redakti

Vojaĝo al Kazohinio estas taksata kiel unu el la ĉefaj originalaj romanoj en Esperanto. Kálmán Kalocsay diras pri Vojaĝo al Kazohinio', - "la libro estas insida". William Auld metas la verkon de Szathmári samnivele kun Swift, Wells, Anatole France. Michel Duc-Goninaz trovas, ke la legado de Szathmári estas "potenca instigo al pensado". Vilmos Benczik precizigas la klasifon de la verko de Szathmári per la esprimo "sobriga humanismo".

La satira celo de la verko estas klara, precipe en la dua parto pri la behinoj, sed ĝia interpreto tre varias laŭ la intenco kiun oni atribuas al la priskribo de la hina socio. Ekzemple, laŭ la «Prezento» de la Esperanta eldono, SAT eldonis ĝin pro ĝia akra kritiko de naciismo; aliflanke, la hina rolulo Zatamon asertas, ke la malamo al fremduloj estas nedisigebla de la partieca kaj «kazia» amo al familianoj, amikoj kaj samnacianoj; li ankaŭ atakas la kristanan idealon pri universala amo, ĉar «se la amo estus deviga kontraŭ ĉiuj niaj homfratoj, ĝi jam ne estus nomebla amo». Dezső Keresztury, en sia postparolo de la romano, asertas ke la hina socio estas ideala ĉar okupas sin pri «realaj» aferoj anstataŭ fantomoj kiel nacioj, religioj kaj mono. Kontraŭe, aliaj opiniis ke la verko satiras ne nur la normalan homan socion sed ankaŭ komunismajn utopiojn, kiuj same kondukas al malhumaneco kaj nedezirindaj rezultoj.[2]

Ĉiukaze estas evidente ke la hinoj apenaŭ estas nomeblaj «homoj», ĉar ili estas la rezulto de longa eŭgenika interveno sur la plej bazaj homaj instinktoj, kio ĵetas dubon sur la demando, ĉu tia utopio estas realigebla aŭ eĉ dezirinda. En sia antaŭparolo, Kálmán Kalocsay sugestas ke «la hinan saĝon kaj trankvilon kaj malvarman perfektecon la aŭtoro montras kiel idealon, je kiu ni devas klopodi, sed kiun neniam ni povas atingi, kaj ankaŭ ne estas dezirinde, se ni plene ĝin atingus, ĉar tiam ni ĉesus jam esti homoj, supozante, ke la homa esto estas iaspeca dezirinda, absoluta valoro.» Tamen li ankaŭ asertas ke la libro valoras ĝuste ĉar ĝia interpretado estas malferma.

Lingvoj kaj historio de la verko redakti

Estas ioma disputo, ĉu Szathmári unue verkis ĝin hungare aŭ Esperante. Kelkaj tezas, ke la hungara versio estis la vera originalo, kaj citas certan pruvon ke Szathmári ne vere flue regis Esperanton je la tempo, kiam li unue verkis la romanon. Laŭ la «Prezento» de la unua esperanta eldono, li unue ekverkis ĝin hungare en 1935, sed reverkis kaj finis ĝin Esperante. Kiam Literatura Mondo akceptis ĝian publikigon, Kálmán Kalocsay reviziis kaj lingve korektis la tekston, sed la komenciĝo de la Dua Mondmilito malebligis la publikigon; jam en 1939 SAT akceptis publikigi ĝin, sed denove la milito malhelpis. Tiam la aŭtoro serĉis eblecon por hungarlingva eldono, ĉar Hungario ankoraŭ restis ekster la milito. Ĝi aperis en 1941 en 3500 ekzempleroj kiel Gulliver utazás Kazohiniában (Vojaĝo de Gulliver al Kazohinio) kun ilustraĵoj de Lajos Szalay, sed la cenzuro estis forstrekinta multajn gravajn partojn. La dua hungarlingva eldono de 1946 Utazás Kazohiniában (Vojaĝo al Kazohinio) rehavis tiujn cenzuritajn partojn plus pluraj novaj ĉapitroj aldonitaj de Szathmári, kiu taksis ke multaj legantoj de la unua eldono miskomprenis ĝian celon; tiuj aldonitaj ĉapitroj ŝajne mankas en postaj hungaraj kaj esperantaj eldonoj. Malgraŭ la malgranda eldonkvanto pro la postmilita manko de papero, la dua eldono estis granda sukceso kaj rapide elĉerpiĝis, eble ĉar la publiko rimarkis similecojn de la rakonto kun la tiama politika situacio de Hungario. Poste la nova komunista registaro malpermesis pluajn eldonojn kaj eĉ vendadon de la libro; tria hungarlingva eldono eblis, kun kelkaj modifoj, nur en 1957, kiam SAT jam pretigadis eldonon de la esperanta originalo. Aperis novaj hungarlingvaj eldonoj en 1972, 1980, kaj 2009, bazitaj en la tria hungarlingva eldono. Plie, en 1975 estis eldonita en Hungario anglalingva traduko (Kazohinia, Corvina Press) reeldonita en 2012 en Usono (Vojage to Kazohinia, New Europe Books).

  Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 3-a eldono de la romano ĉe la retejo de Bjalistoka Esperanto-Societo
  2. Kazo, dokumenta filmo, 1997, reĝisoro: Zsigmond Gábor Papp.

Bibliografio redakti

  • Jurij Finkel: Mia impreso pri Vojaĝo al Kazohinio, Beletra Almanako, (17), junio 2013. pp. 84-86.

Eksteraj ligiloj redakti