Kino no Tabi

(Alidirektita el Vojaĝo de Kino)

Kino no Tabi (キノの旅 [Kino no Tabi], laŭvorte: Vojaĝo de Kino, por internacia merkato anglalingve nomata Kino no Tabi -the Beautiful World-Kino's Journey) estas serio de japanaj mangailustritaj romanoj fare de Ŝigusaŭa Kejiĉi. Originale unuaj serieroj de ĝi estas eldonataj en manga-magazino "Dengeki hp" de MediaWorks (branĉo de Kadokawa Bunko). Unua volumo de la serio estis publikigita en 10-a de julio 2000 fare de ASCII Media Works sub komercmarko "Dengeki Bunko". Ĝis 10-a de oktobro 2008 publikiĝis 12 volumoj kaj en Japanio vendiĝis pli ol 5.6 milionoj de kopioj.[1]

Vojaĝo de Kino
Okulkapto por la animeo "Kina no Tabi"
Okulkapto por la animeo "Kina no Tabi"
Okulkapto por la animeo "Kina no Tabi"
Originala titolo キノの旅 [Kino no Tabi]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro aventuro, fantasto, sciencfikcio
Mangailustrita romano
Ilustristo Kuroboŝi Kohaku
Publikiginto ASCII Media Works
Magazino Dengeki hp
Dengeki Bunko Magazine
Aperdatoj 17a de marto 2000 — nun
Volumoj 16 (oktobron de 2012)
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Nakamura Rjutaro
Studio(j) A.C.G.T
Televidaj retoj Animax, WOWOW
Aperdatoj 8a de aprilo 2003 —
8a de julio 2003
Epizodoj 13+1
Animeo (filmo)
Vojaĝo de Kino: Vivo daŭriĝas
Originala titolo キノの旅 何かをするために -life goes on.-
[Kimi no Tabi Nanika wo Suru Tameni Rajfu Gōzu On]
Reĝisoro(j) Ŭatanabe Takaŝi
Studio(j) A.C.G.T
Aperdatoj 19a de februaro 2005
Animeo (filmo)
Vojaĝo de Kino: Lando de malsano por vi
Originala titolo キノの旅 病気の国 -For You-
[Kimi no Tabi Bjōki no Kuni Fō Jū]
Reĝisoro(j) Nakamura Rjutaro
Studio(j) Shaft
Aperdatoj 21 aprilo 2007
Daŭro 30 min.
vdr

13-epizoda animeo surbaze de la romanoj estis produktita fare de la studio A.C.G.T kaj Genco. Ĝi unue estas dissendita ĉe la kanalo WOWOW en Japanio. Ankaŭ aperis du vizualaj noveloj por PlayStation 2. Ili estas eldonitaj fare de ASCII Media Works, la unua en julio 2003, kaj la dua en decembro 2005. Krome, aperis du 30-minutaj OVA-oj, unu en februaro 2005 kaj la dua en aprilo 2007. Al la dua OVA estis aldonita nova epizodo de la mangailustrita romano kiel donaco por aĉetantoj. Krome, vendiĝas artlibro, tri bildlibroj kaj radiodramo. Ankaŭ aperis Gakuen Kino — aparta branĉo de la scenaro de la originala serio.

Scenaro redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la fantasta rakonto, ĉefrolulino Kino (キノ) vojaĝas de lando al lando tra la mondo. La mondo de rakonto estas ege diversa kaj eĉ iom kontraŭlogika. Landoj en ĝi estas malgrandaj, tute sendependaj je historio kaj teknologio, kaj ĉiu enhavas unikan kulturon kaj tradiciojn. Teknologioj ankaŭ tre malsamas de lando al lando, de primitiva nivelo ĝis preskaŭ scienc-fikcia. Ankaŭ foje aperas iuj magiaj elementoj kiel movanta insulo aŭ parolantaj bestoj. Ŝajnas, ke malsamaj landoj plej ofte havas neniun kontakton kun aliaj landoj kaj nur atingas informon pri ili el rakontoj de veturistoj kiel Kino.

Kino vojaĝas kun parolanta motorbiciklo nomata Ermes. Multaj admirantoj kredas, ke Ermes estas modelita laŭ brita modelo "Brough Superior". Por ĉaso kaj memprotekto ŝi uzas .44 revolveron nomitan "la Kanono" (the Cannon), modelitan laŭ "Colt M1851", kiu uzas likvajn eksplodaĵojn anstataŭ pulvo, kaj .22 aŭtomatan pistolon, nomitan "the Woodsman", modelitan laŭ "Colt Woodsman". Krome, en pli lastaj epizodoj, ŝi ankaŭ uzas duonaŭtomatan precizan fusilon kaj multajn aliajn ilojn, aparte tranĉilojn. Ŝi estas tre lerta kun armiloj kaj trejnas ĉiuvespere.

En siaj vojaĝoj Kino rigore sekvas regulon, laŭ kiu ŝi ĉiam restas en ĉiu lando dum tri tagoj kaj du noktoj. Ŝi asertas, ke tiu tempo estas ĝuste sufiĉa por lerni ĉion gravan pri iu loko, lasante tempon por esplori aliajn landojn. Tamen, la rakonto havas aludojn, ke eble tio estas nur preteksto, kaj en unu epizodo Kino konfesas "mi timas, ke se mi restos pli longe, mi ne povos foriri".

La slogano, kiu ade reaperas en animeoj kaj romanoj estas "La mondo ne estas bela, do ĝi estas" (世界は美しくなんかない。そしてそれ故に美しい。[Sekai ŭa ucukuŝiku nanka nai. Soŝite sore jueni ucukuŝii.]) Tiu slogano, komence ŝajne nelogika, priskribas koncepton, kion reĝisoro de la animeo Nakamura Rjutaro nomas "radikala sento de belo"[2]. Kaj en animeo, kaj en ilustrita romano en multaj landoj konfliktoj, malamo, reprezalio kaj absurdo ofte kunekzistas kun belaj pejzaĝoj kaj ĝenerale kun fabela etoso.

Apartaj epizodoj de la serio ofte ne havas konekton unu kun la alia, kaj ĉiun oni povas rigardi kiel apartan fablon, starigantan moralajn, etikajn kaj social-filozofiajn demandojn. En intervjuo de Ŝigusaŭa Kejiĉi, kiun li donis al Anime News Network[3], li asertis, ke, malgraŭ gravaj similecoj de tiu koncepto al "La Eta Princo" fare de Antoine de Saint-Exupéry, ĝi ne estis granda influo al "Kino no Tabi". Fakte, li eĉ ne estis leginta la libron antaŭ komenco de laboro pri la serio. Kiel plej grava inspiro li nomis na "Galaxy Express 999", populara manga-serio de 1970-aj jaroj. En ĝi ĉefrolulo Hoŝino Tecuro veturas per surrealisma kosma trajno tra multaj planedoj, kiuj, same kiel landoj en "Kino no Tabi", estas ege malsamaj kaj sendependaj. Fakte, "Galaxy Express 999" startigis tutan subĝenron de "voja rakonto", kiun poste je certa grado adresis multaj famaj manga- kaj anime-serioj kiel "Cowboy Bebop", "Samurai Champloo", "Ergo Proxy", "Muŝiŝi" kaj ceteraj.

Estas, tamen, grava diferenco inter tiuj serioj kaj "Kino no Tabi": en tiuj serioj la veturoj de ĉefroluloj havas iun pli-malpli difinitan celon, kiu limigas la rakonton kaj aludas al la fino (kvankam ne nepre la fino vere okazas). Do, la rakonto havas, almenaŭ potenciale, komencon kaj finon. Kino, tamen, vojaĝas sen iu celo aŭ kialo. Laŭ la epizodo, kiu priskribas komencon de ŝia vojaĝo, ŝi kreskis en la lando, kie ĉiuj infanoj, kiuj atingas aĝon de 12 jaroj, devas pasi operacion, post kiu ili ne plu havas iujn revojn aŭ emociojn kaj povas labori sen iuj pensoj kaj obei ĉiujn regulojn. Tamen, kiam en la urbo venis vojaĝisto (originala tenanto de la nomo "Kino"), ŝi, pro lia influo, ne volis akcepti la operacion. Pro tio ŝiaj gepatroj provis mortigi ŝin, sed anstataŭe ili hazarde mortigis la vojaĝiston. Kino prenis lian nomon, liajn vestaĵojn kaj lian motorbiciklon, kaj decidis daŭrigi lian vojaĝon, kvankam ŝi ne plu sciis, por kio kaj pro kio li vojaĝis. Tiu situacio kreis el Kino perfektan veturiston, kiu ne havas alian celon krom vojaĝo mem, kaj do ŝia vojaĝo povas esti, teorie, senfina.

Roluloj redakti

Ĉefaj roluloj redakti

  • Kino (キノ [Kino])
SejuojMaeda Aj (la animeoj kaj videoludoj); Hisakaŭa Aja (la radia dramo)
Kino estas ĉefa rolulino de la serio, kiu veturas tra multaj landoj kun ŝia sola kamarado — parolanta motorciklo Ermes. Ŝi estas ĉiam flegma kaj neaktive enmiksiĝas en eventoj de la landoj, tra kiuj ŝi vojaĝas. Pro ŝia flegmeco kaj ankaŭ pro ŝiaj virecaj vestaĵoj, prenitaj de originala tenanto de la nomo "Kino", en unuaj epizodoj de la animeo eĉ estas neklare ĉu ŝi estas knabo aŭ knabino. Sed en la kvara epizodo ŝia sekso iĝas absolute klara. Ankaŭ ŝia aĝo estas neklara. Kvankam el la scenaro senvariante sekvas, ke ŝi aĝas pli ol 12 (pli precize diri ne eblas pro ŝiaj vestaĵoj, kiuj kaŝas aspekton de ŝia figuro). Tamen, en multaj okazoj ŝi montras tre maturan juĝon kaj faras tre saĝajn decidojn. Ŝi estas tre eminenta uzanto de pafiloj, kiujn ŝi uzas por defendo kaj foje eĉ gajnas en gladiatora konkuro. Por konservi rapidecon, ŝi trejnas ĉiuvespere. Ŝi uzas la nomon "Kino" kaj ne memoras ŝian originan nomon, sed la scenaro havas fortan aludon, ke ĝi povis esti Sakura (vidu sube).
 
Kino kaj Ermes.
  • Ermes (Hermes, エルメス [Erumesu])
SejuojAjgase Rjuĝi (la animeo kaj videoludoj); Noda Junko (la radia dramo)
Ermes estas parolanta motorciklo, modelita laŭ brita modelo "Brough Superior". Ĝi estas sola konstanta partnero de Kino, kiu akompanas ŝin en ĉiuj ŝiaj veturoj. La interago inter Kino kaj Ermes estas simbolisma prezentado de simbiozo inter homo kaj maŝino: kiel oni klarigas en la kvara epizodo de la animeo, Ermes donas rapidon kaj Kino balancon, kaj pro tio veturo iĝas ebla. En unua epizodo de la animeo kaj preskaŭ en ĉiuj volumoj de la ilustrita romano, Ermes ofte ŝercas kaj uzas malĝustajn proverbojn. Ĝia nomo estas aludo al Hermeso, helena dio de komerco kaj veturado. Tamen, en la tria volumo de la mangailustrita romano Ermes emfazas, ke komenca "H" en ĝia nomo estu muta.

Ceteraj roluloj redakti

  • Origina Kino
SejuoInoŭe Kazuhiko
Oni ne multe scias pri origina tenanto de la nomo "Kino". Li estis juna viro, kiu veturis per sama tritaga regulo kiel poste faris Kino la ĉefrolulino. Li estas tre trankvila, surhavas okulvitrojn kaj havis specifan filozofion, kiu plej verŝajne motivis la duan Kinon komenci sian veturon. En multaj epizodoj ŝi citas liajn pensojn kaj diraĵojn. En la mangailutritaj romanoj, origina Kino klarigas, ke li perlaboras monon per vendo de medicinaj herboj kaj kuriozaĵoj, kiujn li trovas dum siaj vojaĝoj. En neniu epizodo de animeoj aŭ romanoj estas iu aludo, kiel la dua Kino perlaboras monon, kvankam ŝi ofte malŝparas ĝin por manĝo kaj ekipaĵo.
  • Ŝizu (シズ [Ŝizu])
SejuoIrie Takaŝi
Ŝizu estas juna viro kun tre granda sperto de skermado. Li uzas japanan glavon (刀 [katana]) kun nekredebla talento kaj rapido. Li veturas per bagi-aŭtomobilo kun Riku, kiu estas parolanta hundo kaj lia sola akompananto. En la animeo li nur aperas en du epizodo, kaj en la romanoj estas ankaŭ kelkaj apartaj rakontoj pri li kaj Riku. Preskaŭ ĉiuj ili estas rakontataj per Riku. Pli poste en la romana serio Ŝizu kaj Riku ree renkontiĝas kun Kino kaj Ermes, sed ŝajne Kino memoras nur nomo de Riku.
  • Riku (陸 [Riku])
SejuoOcuka Hoĉu
Riku estas parolanta hundo, kiu veturas kun Ŝizu. Li estas granda, blanka kaj ĉiam ridetas. En la animeo Riku parolis nur kun Ŝizu kaj Ermes, kaj Kino ne kredis al Ermes, ke Riku scipovas paroli. En la romana serio Riku parolas kun ĉiuj tri: Ŝizu, Kino kaj Ermes.
  • Sakura (桜 [Sakura])
SejuoJabusaki Aoj (la animeo); Sato Akemi (la radia dramo)
Sakura estas knabino el la lando, kiun Kino vizitis en la lasta epizodo de la animeo. Ŝi estas tre simila al Kino dum ŝia infaneco, kaj ŝiaj gepatroj, same kiel gepatroj de Kino, posedas gastejon. Inter aliaj similaĵoj estas ŝia nomo "Sakura" (桜, esperante: sakuro), kiun aliaj infanoj prononcis kiel "nekura" (根暗, laŭvorte: enua) kaj "okura" (遅ら, laŭvorte: malrapida) por inciti ŝin. Tio tre similas al nebulaj rememoroj de Kino pri ŝia infaneco — kvankam ŝi ne memoris sian veran nomon, ŝi memoris, ke ĝi estas nomo de iu floro, kaj ke kun ioma ŝanĝo de prononco ĝi iĝas ofendo. Pro tio oni povas konjekti, ke Sakura ankaŭ estis origina nomo de Kino.
  • Ti (ティー [Tī], angle: Tea)
Ŝia vera nomo estas Tifana. Silentema knabino el la Drivanta Lando. Ial ŝi vojaĝas kun Ŝizu. Ŝi uzas manogrenadon por fiŝado aŭ minacado. Ŝi ne aperas en la animeo.
  • Majstrino (師匠 [Ŝiŝō])
SejuoMidori Ĝunko (la animeo); Ŭatanabe Akeno (la dua videoludo).
La Majstrino estas instruisto de Kino, kiu instruis al ŝi la arton de pafil-uzado. Oni ne scias ŝian veran nomon kaj postulas ke ĉiuj titolu ŝin "Ŝiŝo", kio signifas Majstrinon. Dum unua renkonto, juna Kino eĉ ne sciis, ke tio ne estas nomo. Dum la agadoj de la animeoj kaj la romanoj, ŝi loĝas en arbaro kaj nenien veturas. Tamen, en la lasta epizodo de la animeo (kiu estas kronologie unu el la unuaj) la armilproduktisto, aŭtoro de unu el ĉefe uzataj pafiloj de Kino "la Kanono", diris, ke li memoras junan virinon, kiu veturis tra la mondo kaj ĉie kaŭzis problemojn. Do, ankaŭ la Majstrino iam estis veturisto.
  • "Iom malalta bela viro"
Lia vera nomo estas nekonata. Oni metas prezon sur lia kapo. Ial li vojaĝas kun la Majstrino. Li posedas longdistancan pafadon. Li ne aperis en la animeo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti