Vojaĝoj kaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vojaĝoj kaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo[1][2][3] estas 80-paĝa bildlibro, rime verkita de Dreves Uitterdijk. Ĝi estis eldonata en la jaro 1927 de la aŭtoro mem en Hilversum, kaj enhavas 152 bildojn kaj 162 strofojn.

Vojaĝoj kaj Aventuroj
de Sinjoro Longkrurulo
Vojaĝoj kaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo
Vojaĝoj kaj Aventuroj
de Sinjoro Longkrurulo
Aŭtoro Dreves Uitterdijk
Eldonjaro 1927
Urbo Hilversum
Eldoninto Dreves Uitterdijk L.K.
Paĝoj 80
vdr

Recenzoj redakti

 
 Bonega infanalbumo, kiu elvekos laŭtan ridadon ankaŭ ĉe serioza maturulo. 
— 1927, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 162
 
 La aŭtoro S-ro Uitterdijk montris talentan desegnadon kaj facilan versfaron, per karikaturoj kaj ŝercoj li sukcesis en malfacila tasko verki bonegan infanalbumon. 
— 1927(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 626
 
 ...Tiel komencas la aŭtoro sian amuzan rakonton riĉe ilustritan per la mano de lerta karikaturisto. Al ni ne mankis ilustritaj libroj por infanoj, krom kiel - Alicio en Mirlando, Robinson Kruso, Guliver en Liliputlando, Struvelpetro, k.t.p. Sed tiu verko estas unua originala humoraĵo, kiu honoras la aŭtoron kaj pentriston. Presita en albuma formo, sur agrabla papero, ĝi estas longa bildaro grandformata kiun akompanas rimaj strofoj fluaj kaj viglaj. jen lernolibro multe pli interesa ol "metodaj gramatikoj", jen ankaŭ "unua legolibro" kiu meritas troviĝi en ĉiu grupa biblioteko. Legu ĝin, kaj vi ekŝatos tiun nesufiĉe konatan juvelon de nia literaturo. 
— 1928, Esperanto, n-rp 9-10, paĝo 198
 
 Amuza historio kun 152 bildoj kaj 162 strofoj rime eldonate de Dreves Uitterdijk, L. K. Rekomendita de E.Literatura Asocio. 
— Aŭstria Esperantisto n057 (aug-sep 1929)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4810, paĝo 403
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto, paĝo 626
  3. la interna librokovrilo mencias "Vojaĝoj kaj Aventuroj de..." sed la eksterna librokovrilo titoligas "Miraklaj Aventuroj de..."

Eksteraj ligiloj redakti