Vojevodio Chełm estis pola distrikto, regiono en orienta Pollando inter 1975-1998. Ĝi estis fondita en 1975 kun areo de 3866 km² kaj ĉirkaŭ 250.000 loĝantoj. Ĝin limis oriente Belorusio, Ukrainio, sude vojevodio Zamorci, okcidente vojevodio Lublin, norde vojevodio de Biaja-Podlaskai. Oriente fluas la limrivero Bug, pliaj riveroj estas Wieprz, Udal kaj Siennica.

Ĝi estis la plej maldense loĝata vojevodio de Pollando. Oni kultivas tie sekalon, terpomon, sukerbeton.

Dum la dua mondmilito, la nazioj establis neniigejon en vilaĝo Sobibór, kie ili murdis ĉirkaŭ 250.000 judojn kaj aliajn malamikojn de la nazioj.

La vojevodio estis administre fandita al vojevodio Lublin en 1998.