Volapuko II
En la jaro 1931, la nederlandano Arie de Jong faris revizion de la planlingvo Volapük I (esperante: Volapuko I). Tiu revizio ofte nomiĝas Volapük II (esperante Volapuko II), kiun ekuzis ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj el la nunaj parolantoj de Volapuko ĝenerale. Nuntempaj volapukistoj uzas tiun version. Do, oni rekomendas, ke se interesatoj volas lerni Volapukon, ili lernu la revizion Volapuko II. Volapuke, Volapuko I estas Volapük Rigik aŭ Volapuko Originala, dum Volapuko II estas Volapük Nulik aŭ Volapuko Nova.
Volapuko (Volapük II) | ||
konstruita lingvo | ||
---|---|---|
Parolata en | Anglujo, Nederlando, Francujo, Pollando, Aŭstrujo, kaj tiel plu. | |
Denaskaj parolantoj | 0 | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | nekonata | |
Skribo | latina alfabeto kun kelkaj aldonoj | |
Lingvistika klasifiko | ||
Planlingvo | ||
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | vol | |
SIL | VOL | |
Angla nomo | Volapük II | |
Vikipedio | ||
La germana sacerdoto Johann Martin Schleyer /ʃlaɪər/ kreis la originalan lingvon Volapuko I por la tuta mondo, onidire pro la konsilo de Dio. Laŭ Schleyer mem, tio okazis en la nokto de la 31-a de marto de la jaro 1879, kiam li ne povis dormi kaj la projekto aperis preta, aŭ preskaŭ preta, en lia menso. En la jaro 1880, la lingvo publikiĝis. Volapuko II estas la nova plibonigita dialekto de tiu originala Volapuko I. La slogano en Volapuko II estas «Menefe bal püki bal», kiu signifas «Al unu homaro unu lingvon».
Alfabeto kaj prononco
redaktiVolapuko II havas 27 literojn, same kiel originale Volapuko I. En la sekva listo, prononcindikoj estas laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto:
a /a/, ä /ɛ/, b /b/, c /tʃ/ aŭ /dʒ/,
d /d/, e /e/, f /f/, g /g/, h /h/,
i /i/, j /ʃ/ aŭ /ʒ/, k /k/, l /l/,
m /m/, n /n/, o /o/, ö /ø/, p /p/,
r /r/, s /s/ aŭ /z/, t /t/, u /u/, ü /y/,
v /v/, x /ks/ aŭ /gz/, y /j/, z /ts/ aŭ /dz/
Akcento trafas la lastan silabon. Senakcentaj estas nur la du vortfinaj partikuloj -li (ĉu) kaj -la (dubitativa modo).
Du apudaj vokaloj neniam formas diftongon, sed estas apartaj plenaj vokaloj, ekzemple, taid /ta'id/ («tajdo»), rein /re'in/ («pluvo»).
Ekzemploj
redaktiVolapuke | Esperante |
---|---|
Nifos | Neĝas |
O flen katik, glidö! | O kara amiko, saluton! |
Pardö! | Pardonon! |
Tim kinik binos-li? | Kioma horo estas? |
Penob flenes obik. | Mi skribas al miaj amikoj. |
Fidol fiti mela... | Vi manĝas fiŝon de la maro... |
Bim binon grünik. | Arbo estas verda. |
Bims binons grüniks. | Arboj estas verdaj. |
Kat gretik fidon fiti smalik mela gretik. | Kato granda manĝas fiŝon malgrandan de la maro granda. |
Gretik kat fidon smaliki fiti gretika mela. | Granda kato manĝas malgrandan fiŝon de la granda maro. |
Kat gretik fidon fitis smalik mela gretik. | Kato granda manĝas fiŝojn malgrandajn de la maro granda. |
Gretik kat fidon smalikis fitis gretika mela. | Granda kato manĝas malgrandajn fiŝojn de la granda maro. |
Adyö! | Adiaŭ! |
Baza Gramatiko
redaktiKazoj
redaktiKiel la germana kaj la rusa, Volapuko havas morfologiajn gramatikajn kazojn:
kazo | ekzemplo | signifo |
---|---|---|
nominativo | flen | amiko |
genitivo | flena | de amiko |
dativo | flene | al amiko |
akuzativo | fleni | amikon |
vokativo | o flen | o amiko |
Pluraloj finiĝas per -s: flenes («al amikoj»), flenas («de amikoj»). Kiel en la rusa, en Volapuko, artikolo ĝenerale ne ekzistas; do, flen signifas «la amiko» aŭ «amiko». Ekzistas difina artikolo el por fremdaj aŭ nomaj vortoj:
kazo | ekzemplo | signifo |
---|---|---|
nominativo | el London | Londono |
genitivo | ela London | de Londono |
dativo | ele London | al Londono |
akuzativo | eli London | Londonon |
Personaj Pronomoj
redaktipersono | singulara | plurala |
---|---|---|
1-a | ob | obs |
2-a | ol | ols |
2-a ĝentila | or | ors |
3-a maskla | om | oms |
3-a femala | of | ofs |
3-a neŭtra | on | ons |
3-a nedifina | oy | oys |
3-a sensubjekta abstrakta | os | os |
En la nominativo, la personaj pronomoj estas nur uzataj pri aldoni akcenton. Malsame al Esperanto, la volapukaj verbformoj jam montras kiu aŭ kio estas la subjekto de la frazo.
Verboj
redaktiLa formo de personaj pronomoj mem povas esti kiel la finiĝo de finitiva verbo. Se oni uzas la pronomon aparte kun la verbo, tio estas por emfazo. La infinitivverba finiĝo estas -ön: binön («esti»).
Aspekttensaj prefiksoj
redaktiaspekttenso | Esperanta ekvivalento | Volapuka prefikso |
---|---|---|
preterito | V-is, estis V-anta | ä-V |
perfekta prezenco | estas V-inta | e-V |
perfekta preterito | estis V-inta | i-V |
futuro | V-os | o-V |
perfekta futuro | estos V-inta | u-V |
Modaj sufiksoj
redaktimodo | Esperanta ekvivalento | Volapuka sufikso |
---|---|---|
volativo | V-u | V-öd |
optativo | bonvolu V-i | V-ös |
kondicionalo | V-us | V-öv |
Ekzemploj
redakti- fidön. manĝi.
- Fidob. Mi manĝas.
- Ob fidob. Manĝas mi.
- Äfidol. Vi manĝis.
- Äfidol-la. Vi eble manĝis.
- Ifidom. Li estis manĝinta.
- Fidobs. Ni manĝas.
- Obs fidobs. Manĝas ni.
- Fidomöd. Li manĝu.
- Äfidoms. Ili manĝis.
- Oms äfidoms-la. Eble manĝis ili.
- Efidom. Li estas manĝinta.
- Ofidoy. Oni manĝos.
- Fidolöd. Manĝu.
- Fidolös. Bonvolu manĝi.
- Ofidoy-la. Oni eble manĝos.
- Onifos. Neĝos.
Adjektivoj
redaktiAdjektivoj finiĝas per -ik: gudik («bona»). Rekte post substantivo, epitetaj adjektivoj akordiĝas nek kaze nek nombre: fiti gudik («fiŝon bonan»).
Adjektivo akordiĝas kaze kaj nombre kiam:
- ĝi troviĝas antaŭ la substantivo: gudikis fitis («bonajn fiŝojn»);
- ĝi disiĝas de substantivo per unu aŭ pluraj vortoj neadjektivaj: fitis vemo gudikis («fiŝojn tre bonajn»);
- ĝi uziĝas sen substantivo: Sumolöd gudikis («Prenu la bonajn»);
- ĝi rilatas kiel epiteta adjektivo al pli ol unu substantivo: fitis e katis gudik («fiŝojn kaj bonajn katojn»), fitis e katis gudikis («bonajn fiŝojn kaj katojn»).
Predikativa adjektivo akordiĝas nombre: Fits ola binons gudiks («Fiŝoj de vi estas bonaj»).
Adverboj
redaktiSimile kiel en Esperanto, en Volapuko ekzistas du tipoj de adverboj: la regulaj kun finiĝo -o kaj la neregulaj de variaj formoj: gudo («bone»), tu («tro»).