Volodimir Pacjurko
Volodimir PACJURKO (en cirilaj literoj Володимир Пацюрко), naskiĝinta la 26-an de majo 1943,[1] forpasis 18-an de marto 2019, estas ukraina esperantisto kaj instruisto pri la ukraina lingvo kaj literaturo. Esperantistiĝinta en la jaro 1957, aparte li konatiĝis kiel aŭtoro de duvoluma Granda Ukraina-Esperanta Vortaro (Великий есперантсько-український словник, 2010)[2][3][4], kiun li eldonis kune kun Eŭheno Kovtonjuk, sed krome ankaŭ amplekse tradukas literaturon el la ukraina lingvo al Esperanto, kaj en 1991 en dek unu volumoj revivigis la historian gazeton Ukraina Stelo, en unua periodo aperinta inter 1913 kaj 1923. Li estas honora kaj dumviva membro de Ukrainia Esperanto-Asocio.[5] Nun li vivas en Pustomiti (Пустомити, pole Pustomyty), distrikta ĉefurbo en la Lviva provinco de okcidenta Ukrainio.
Volodimir Pacjurko Володимир Пацюрко | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 26-an de majo 1943 |
Morto | la 18-an de marto 2019 |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Lviva provinco |
Nacieco | ukraino |
Ŝtataneco | Ukrainio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
ReferencojRedakti
- ↑ informoj en la "Ukrainia adresaro" (kun portreta foto de li) (HTML). Alirita 2014-06-30.
- ↑ artikolo pri la Granda Ukraina-Esperanta Vortaro de 2010 en la ukrainlingva vikipedio
- ↑ artikolo same ukrainlingva pri la vortaro en la retejo korekta-vk.com
- ↑ La Esperanto-ukraina vortaro en la reto
- ↑ mencio pri lia honora kaj dumviva membreco de UkrEA en la asocia retejo