Vorderthal

komunumo de Svislando

Vorderthal estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 1 003 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Vorderthal
Blazono de Vorderthal
Preĝejo de Vorderthal
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto March
Geografia situo CH1903: 710975 / 219874 (mapo)47.1205555555568.9011111111111Koordinatoj: 47° 7′ N, 8° 54′ O; CH1903: 710975 / 219874 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1003
Areo 28,0 km²
Alteco 735 m super marnivelo
Poŝtkodo 8857
Komunumkodo 1348
Mapo de Vorderthal
vdr

Geografio redakti

Vorderthal situas en la meza parto de la valo Wägital, ĉe la baraĵo de la Lago de Wägital. Tra la komunumo fluas la rivero Wägitaler Aa, kiu elfluas la Lagon de Wägital kaj inter Lachen kaj Nuolen alfluas al la Lago de Zuriko. La sudorientan limon de la komunumo formas la rivero Trepsenbach, alfluanto de Wägitaler Aa. La plej alta punkto de la komunumo situas en sudo sur la monto Gross Aubrig kun alteco de 1695 m s.m..

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vorderthal limas en nordo al Galgenen, en oriento al Schübelbach, en sudo al Innerthal, en okcidento al Einsiedeln, kaj en nordokcidento al Altendorf.

Trafiko redakti

Tra Vorderthal pasas la vojo de Siebnen al Innerthal, kaj la komunumo estas la komencpunkto de la vojo tra Sattelegg-Pasejo al Einsiedeln. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Innerthal al Siebnen.

Historio redakti

La unu firma setlejo en la valo Wägital estiĝis en la jaro 406 post Kristo. En la jaro 1350 la suvereneco pri la valo apartenis al la Grafejo Rapperswil. En la jaro 1776 Innerthal kaj Vorderthal disiĝis al du sendependaj komunumoj. Ĝis en la 18-a jarcento al la valo Wägital ekzistis nur malbona piedpado. En la jaro 1830 estis permesita la konstruo de bona veturebla vojo, sed daŭris ankoraŭ ĝis en la jaro 1861, ke la vojo povis estis malfermita. En la jaroj 1940 ĝis 1942 internitaj soldatoj (ĉefe poloj) konstruis la pasejvojon trans Sattelegg al Einsiedeln. [1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti